Kvadrata kontraŭprismo
Aspekto
Kvadrata kontraŭprismo | |
Speco | Kontraŭprismo |
Vertica figuro | 3.3.3.4 |
Bildo de vertico | |
Simbolo de Wythoff | | 2 2 4 |
Simbolo de Schläfli | s{2,4} |
Figuro de Coxeter-Dynkin | |
Indeksoj | U77(b) |
Simbolo de Bowers | Squap |
Verticoj | 8 |
Lateroj | 16 |
Edroj | 10 |
Edroj detale | 8{3}+2{4} |
χ | 2 |
Geometria simetria grupo | D4d (por neklina kontraŭprismo) |
Propraĵoj | Konveksa |
Duala | Kvadrata trapezoedro |
Bildo de duala | |
Kvadrata kontraŭprismo estas pluredro, kvarlatera kontraŭprismo kiu havas kvadratajn bazojn.
Se ankaŭ ĉiuj ĝiaj flankaj (triangulaj) estas regulaj, ĝi estas duonregula pluredro.
Se 8 punktoj estas distribuitaj sur surfaco de sfero kun kiel ebla maksimumigo de la distanco inter ilin iusence, la rezultanta situo estas kiel verticoj de kvadrata kontraŭprismo, sed ne de kubo. Malmulte malsamaj rilatumoj inter longo de latero de bazo kaj longo de latero de flanko rezultiĝas se uzi diversajn kriteriojn. Ekzemple povas esti maksimumigo de minimuma distanco inter du punktoj, aŭ minimumigo de energio se ĉiuj punktoj enhavas iun la saman elektran ŝargon.
Ekzemple
[redakti | redakti fonton]-
Molekula geometrio kvadrataj antiprismática -
Konstruaĵo One World Trade Center -
Kvadrata kontraŭprismo
(Matemateca Ime-Usp) -
tordita kvadrata kontraŭprismo
(Matemateca Ime-Usp)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|