Kvadraturo
Kvadraturo estas termino uzata en astrologio indikanta aspekton nome rilato inter du planedoj situantaj je angula distanco de 90°, kaj estas indikata per la simbolo . Estas kondiserita subaspekte de kvadraturo ankaŭ la marĝeno de +/- 7/8 gradoj de la limo de la orbito, rilate la punkto en kiu situas la planedoj, kaj same kiel ĉiuj aspektoj kiom pli la kvadraturo estas preciza tiom pli la influo estas forta.
Krom kun la planedoj, estas taksataj ankaŭ la kvadraturaj aspektoj kiujn ili formas kun la Ascendentoj aŭ 1-a Domo, la Descendentoj aŭ 7-a Domo kaj la Imum Coeli (Ĉiela fundo) aŭ 4-a Domo, Medium Coeli (Zenito) aŭ 10-a Domo.
La kvadraturo – laŭ astrologoj – akuzas kontliktecon inter la planedoj, kio tradicie estas konsiderata missorĉa, sed ĉe la modernaj astrologoj estas taksata nur aspekto misharmonio kaj en horoskopo aludas kie oni devas koncentriĝis kaj kundirekti la energiojn por atingi pozitivajn rezultojn.
Kiel en ĉiuj aspektoj, la kvadraturoj povas esti harmoniaj kaj misharmoniaj. La harmonia kvadraturo influas - ĉiam laŭ astrologioj – sur la 10-a Domo sciigante la problemojn kiuj devas estas solvitaj metode kaj orde, dum la misharmonia kvadraturo influas sur 4-a Domo kie indikas la erarajn kutimojn kiuj devas esti batalataj.[1]
Zodiakaj signoj en kvadraturo[redakti | redakti fonton]
La kvadraturon oni malkovras formante kvadraton sur la tablo de la zodiakaj signoj.
Ĉiu signo estas oponata al tiu kiu troviĝas en mala vertico kaj en kvadraturo kun du signoj situantaj ĉe aliaj du verticoj, malaj inter si. Tio videblas tie:
- Arieso kaj Pesilo, malaj inter si, estas ambaŭ en kvadraturo kun la Kankro kaj Kaprikorno, siavice malaj inter si.
- Taŭro kaj Skorpio, malaj inter si, estas en kvadraturo ambaŭ kun la Amforo kaj Leono, siavice malaj inter si.
- Ĝemeloj kaj Sagitario, malaj inter si, estas ambaŭ en kvadraturo kun la Virgo kaj Fiŝo, siavice malaj inter si.
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Ursula Lewis, Farsi l'oroscopo, Fratelli Melita Editori, p.78 kaj 79
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- [1][rompita ligilo]. Italligva diskuto.
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Ursula Lewis - Farsi l'oroscopo - Fratelli Melita Editori - ISBN 8840392890
- Astrologio laŭ Katekismo de la Katolika Eklezio [2], voĉoj ‘astrologia’ kaj ‘superstizione’.
- Catechism of the Catholic Church. [3]