Kvar famaj klasikaj romanoj
Etoso
La kvar famaj klasikaj romanoj estas kvar gravaj romanoj de la ĉinlingva literaturo:
- Tri regnoj (三国志演义 (三國志演義) Sān guózhì yǎnyì), verkita en ĉirkaŭ 1390, 120-ĉapitra historia rakonto pri la fino de la Han-epoko kaj la fino de la Tri Regnoj-periodo. Ĉi tiu libro estas ankaŭ tre populara en la moderna ĉina popola kulturo, kaj estis adaptita al populara televidserio, komputila ludo kaj eĉ mangao kaj animea serio.
- Ĉe akvorando (水浒传 (水滸傳) Shuǐ hǔ Zhuàn), verkita en ĉirkaŭ 1573, aventurromano en stilo de Robin Hood, atribuita al Ŝi Nai'an. Al Luo Guanĵong oni atribuis la verkadon de tiu verko, aŭ almenaŭ ties lastan version.
- Pilgrimado al la Okcidento (西游记 (西遊記) Xī Yóu Jì), verkita en ĉirkaŭ 1590, Unu el la plej konataj libroj en la historio de literaturo en Ĉinio. La libro estas aventurvojaĝo en kiu budhana monaĥo, sabloknabo, simio kaj porkido enŝipiĝas en pilgrimado de Ĉinio al Hindio por alporti budhismajn skribaĵojn. Ĉi tiu libro, kiu estis prezentita multfoje kaj ĝiaj roluloj estas venditaj kiel statuetoj en Ĉinio, estis tradukita multlingve.
- Ruĝdoma sonĝo (红楼梦 (紅樓夢) Hóng Lóu Mèng), verkita de 1750 ĝis 1792, Epizoda romano prezentanta la malkreskon de ĉina aristokrata familio en Pekino dum la Qing-dinastio. Tiu romano, petita en daoismaj kaj budhanaj referencoj, estas konsiderita la pinto de ĉina klasika fikcio.