Tudora arko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kvarcentra arko)
Konstruo de kvar-centra arko.
Fasado okcidenta de la Katedralo Gloucester.

Tudora arko[1] aŭ ankaŭ kvar-centra arko estas malalta, larĝa tipo de arko kun pinteca angulo en la ŝlosoŝtono.[2] Ĝi estas multe pli larĝa ol alta kaj tio donas la vidan impreson ke ĝi estis ebenigita pro premo. Ties strukturo estas atingita per la skizo de du arkoj kiuj staras krute el ĉiu pinto sur malgranda radiuso, kaj poste rezultas en du arkoj kun ampleksa radiuso kaj multe pli malalta ekpinto.

Ĝi estis tre uzataj en arkitekturo de Britio, ekzemple en la Katedralo Gloucester.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 20.
  2. Moreno García, Francisco (2004). Arcos y Bóvedas (unua eldono). Barcelona: Ediciones CEAC.