Kvarlateropiramidigita kvadrata kahelaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kvarlateropiramidigita kvadrata kahelaro
Bildo
Speco Duonregula kahelaro
Edra figuro V4.8.8
Verticoj Malfinio
Lateroj Malfinio
Edroj detale Ortaj izocelaj trianguloj
Geometria simetria grupo p4m
Propraĵoj Edro-transitiva
Duala Senpintigita kvadrata kahelaro
vdr

En geometrio, la kvarlateropiramidigita kvadrata kahelaro estas kahelaro de 2-dimensia eŭklida ebeno. Ĝi estas kvadrata kahelaro kun ĉiu kvadrato dividita je kvar izocelaj trianguloj kun la centra punkto. Ĉiu ĉi tia dividaĵo estas degenera (kun nula alto) kvadrata piramido.

Ĝi estas markita kiel V4.8.8 ĉar ĉiu izocela triangula edro havas du specoj de verticoj: unu kun 4 trianguloj, kaj du kun 8 trianguloj. Ĝi estas la duala kahelaro de la senpintigita kvadrata kahelaro kiu havas unu kvadraton kaj du oklaterojn je ĉiu vertico.

Ĝi estas rilatanta al pluredro kvarlateropiramidigita kubo V4.6.6

Kvarlateropiramidigita kubo V4.6.6

La simetria speco estas:

  • kun la kolorigo: cmm; primitiva ĉelo estas 8 trianguloj, fundamenta domajno 2 trianguloj (1/2 por ĉiu koloro);
  • kun la malhelaj trianguloj en nigra kaj la helaj en blanka: p4g; primitiva ĉelo estas 8 trianguloj, fundamenta domajno 1 triangulo (1/2 ĉiu por nigra kaj blanka);
  • kun la randoj en nigra kaj la enoj en blanka: p4m; primitiva ĉelo estas 2 trianguloj, fundamenta domajno 1/2.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Branko Grünbaum, Shephard G. C.. (1987) Tilings and Patterns - Kahelaroj kaj ŝablonoj. Novjorko: W. H. Freeman. ISBN 0-716-71193-1. (Ĉapitro 2.1: Regulaj kaj unuformaj kahelaroj, p. 58-65)
  • Robert Williams, La geometria fundamento de natura strukturo: Fonta libro de dizajno, Novjorko, Dovero, 1979, p40.