Kvazulu-Natalo
KvaZulu-Natalo (ofte nomata KZN) estas sud-afrika provinco. Ĝi ricevis tiun nomon en 1994, ĝis kiam ĝi estis nomata simple Natalo. Ĝi limiĝas norde kun Mozambiko, Svazilando kaj la provinco Mpumalanga; okcidente kun Lesoto kaj la Liberŝtato; sude kun Orienta Kablando.
Distriktoj
La provinco havas 11 distriktojn:
- Amajuba
- Zululando
- Umkhanyakude
- uThungulu
- Umzinyathi
- Uthukela
- Umgungundlovu
- iLembe
- eThekwini
- Ugu
- Sisonke