Kłecko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kłecko

Blazono

Blazono
urbo
Kłecko (Pollando)
Kłecko (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Kłecka
Provinco Grandpollando
Distrikto Distrikto Gnieźnieński
Komunumo Komunumo Kłecko
Speco de komunumo Urbo-kampa
Koordinatoj 52° 38′ N, 17° 26′ O (mapo)52.63333333333317.433333333333Koordinatoj: 52° 38′ N, 17° 26′ O (mapo)
Areo 9,61 km²
Loĝantaro 2712 (en 2004)
Loĝdenso 282,2 loĝ./km²
Poŝtkodo 62-270
Telefona antaŭkodo 61
Aŭtokodo PGN
TERYT 4303903054
Estro Marek Roman Kozicki
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro ul. Dworcowa 14
Poŝtkodo de estraro 62-270
Telefono de estraro 61 427-01-25
Fakso de estraro 61 427-02-21
Ĝemelaj urboj (Germanio) Rosche
Komunuma retejo http://www.klecko.pl
vdr

Kłecko estas urbo en Grandpollando en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Kłecko en distrikto Gnieźnieński.

Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Post agreso de Tria Regno kontraŭ Pollando en 1939, dum la invado en Pollandon, la loĝantaro partoprenis dutagan defendon de la urbo (post retiriĝo de la taĉmentoj de Pola Soldataro). Venĝe Wehrmacht kaj SS pafmortigis en la tagoj 8-9 de septembro 1939 ĉirkaŭ 300-320 personojn. Oni ekzekutis en kelkaj lokoj, la plej granda grupo (ĉ. 112 personoj) estis pafmortigita per mitraloj apud la rivero Mała Wełna. La 13-an de oktobro germana polico pafmortigis apud Gniezno pastron, unu el organizantoj de la defendo de Kłecko.