László Bozó (reĝisoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

László BOZÓ [lAslO bozO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bozó László estis hungara reĝisoro, dramaturgo, redaktoro, altlerneja instruisto. Li uzis familian nomon de sia patrino.

László Bozó [1] naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1927 en Szeged, li mortis la 15-an de februaro 2009 en Kanado en Toronto (laŭ [2] la mortotago estas 18-a).

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Bozó frekventis bazlernejon en sia naskiĝurbo, poste komercan mezlernejon en Szolnok, fine li estis simpla laboristo en Budapeŝto 2 jarojn. Same 2 jarojn li studis en Hungara Ekonomia Universitato, poste laŭ koresponda kurso en Scienca Universitato József Attila (1948-1952), kie li akiris diplomon. En la jaroj 1952-1953 li plulernis en Teatra kaj Filma Altlernejo, kie li akiris dramaturgan diplomon. Post siaj studoj li aliĝis al Hungara Radio, sed samtempe li estis asistanto en la ĵus menciita altlernejo ĝis 1956. Inter 1957-1962 li gvidis la dramaturgojn en la radio, inter 1971-1989 li estis ĉefreĝisoro samloke. En tiu periodo li prezentis kremon de la hungara literaturo. En 1989 li pensiuliĝis, en 1995 li translokiĝis al Kanado.

En 1961 li edziĝis, post 4 jaroj li havis filon. Li ricevis 4 premiojn inter 1973-1984.

Elektitaj radiaj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • A korszerű rádiózás néhány problémája (kunverkinto, 1964)
  • A dokumentumjátékról (1966)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • [3][rompita ligilo]