László Kollonich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
László Kollonich
katolika episkopo
Persona informo
Naskonomo hungare Kollonich László
Naskiĝo 7-an de decembro 1736 (1736-12-07)
en Vieno
Morto 23-an de aprilo 1817 (1817-04-23) (80-jara)
en Kalocsa, Flag of the Habsburg Monarchy.svg Aŭstra imperio
Religio katolika eklezio [#]
Ŝtataneco Hungario [#]
Familio
Dinastio Kollonich/Kollonitsch/Kollonitz
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • romkatolika diakono [#]
Episkopo de Transilvanio
Dum 1774
Episkopo de Nagyvárad
Dum 1780
Ĉefepiskopo de Kalocsa
Dum 1787
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Grafo László KOLLONICH [la:slo: koloniĉ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kollonich László estis hungara katolika pastro, ĉefepiskopo, episkopo, preposto, kanoniko. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis kollegrádi kaj zayugróczi.

László Kollonich [1] naskiĝis la 7-an de decembro 1736 en Vieno. Li mortis la 23-an de aprilo 1817 en Kalocsa.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Kollonich lernis filozofion en Vieno, poste teologion en Romo. Inter 1760-1764 li estis kanoniko, poste preposto ĝis 1774. En la sekva jaro li ricevis episkopan seĝon de Transilvanio. En 1780 li iĝis episkopo en Nagyvárad, samtempe eterna departementestro de Bihar. En 1787 li estis altrangigita al ĉefepiskopo en Kalocsa, krome li estis reĝa interna sekreta konsilisto kaj ĉefjuĝisto. Li ne akceptis la dignon kardinalo kaj la titolon ĉefepiskopo de Esztergom.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Excelsi proceres et inclyti status. ac ordines regni Hungariae (1790)
  • Sermo occasione introductionis ordinis S. Benedicti et installationis primi post restitutionem archi-abbatis 1802
  • Sermo, quem … die 2. Junii 1788., quippe occasione solennis in metrop. suam sedem ingressus, et installationis ad clerum et populum archi-dioecesis suae habuit (1823)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]