László Stromp

El Vikipedio, la libera enciklopedio

László Stromp [ŝtromp], laŭ hungarlingve kutima nomordo Stromp László estis hungara luterana akademia instruisto.

László Stromp [1] naskiĝis la 27-an de februaro 1860 en Hungara reĝlando en Rozsnyó (nuntempa Rožňava en Slovakio), li mortis la 12-an de majo 1907 en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Stromp frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li studis laŭvice en Reĝa Universitato de Budapeŝto, Pozsony, Halle an der Saale, Lejpcigo, Berlino, Jena. Post siaj studoj li ekinstruis kiel privata instruisto en 1887 en Luterana Teologia Akademio (Pozsony). Li atingis la instruajn rangojn eksterordinara profesoro en 1895, en la sekva jaro ordinara profesoro. Li estis tre aktiva en literaturaj luteranaj rondoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Somogyi Péter fogsága. Kép a protestantismusnak Oláh Miklós esztergomi érsek alatt szenvedett üldöztetése idejéből. (Pozsony, 1891)
  • Magyar protestáns történeti adattár (Hungara protestanta historia datenaro, 1903-1905)
  • Apáczai Cseri László, egy csángó fiú története (1905)
  • Keresztelő János (Johano Baptisto, Budapeŝto, 1916)

Fontoj[redakti | redakti fonton]