László Vágó

El Vikipedio, la libera enciklopedio

VÁGÓ László (va:go: la:slo:) estis hungara arkitekto naskita en Nadjvarado, tiama Aŭstrio-Hungario, la 20-an de marto 1875, kaj mortinta en Budapeŝto, Hungario, la 30-an de decembro 1933.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Vágó finis industrian altlernejon en Budapeŝto en 1893. En 1899 li gajnis la ormedalon de la Asocio de Hungara Inĝenieroj kaj Arkitektoj pro aranĝplano de la Monto Gellért, respektive de pontkapo de la Erzsébet-ponto de Buda. Post pli longa studvojaĝo eksterlande li laboris kune kun sia frato József Vágó (Gutenberg-domo, Nemzeti Szalon ktp.). En 1911 li gajnis arĝentan medalon en la romia internacia ekspozicio, poste li memstariĝis kaj ĉefe li sukcesis per rekonstruo de teatroj (Magyar Színház kaj Miskolci Nemzeti Színház).

Je la fino de 1920-aj jaroj li projektis kune kun Ferenc Faragó kulturdomon, la arkadan tombkorton de la sinagogo de Förster-speca en Dohány strato kaj la Preĝejon de Herooj en Budapeŝto. Li projektis ankaŭ ludomojn. Estas gravaj ankaŭ liaj urbaranĝaj planoj pri Budapeŝto (Clark Ádám placo, Roosevelt placo kaj Vigadó placo).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon [1]