Lőrinc Kesztler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lőrinc Kesztler
Persona informo
Naskonomo Kesztler Lőrinc
Naskiĝo la  14-an de januaro 1892(nun 1892-01-14)
en Hungario Küllőd (Hungara reĝlando)
Morto la 27-an de februaro 1978
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • muzikologo
vdr

Lőrinc Kesztler [kestler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kesztler Lőrinc estis hungara instruisto, komponisto.

Lőrinc Kesztler [1] naskiĝis la 14-an de januaro 1892 en Küllőd (nuntempa Kolut en Serbio), li mortis la 27-an de februaro 1978 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lőrinc Kesztler lernis en Muzikakademio de Budapeŝto de Viktor Herzfeld kaj Zoltán Kodály, laŭ alia fonto ankaŭ de Ilonka Kabos. Inter 1921 kaj 1973 li instruis en la plej gravaj muzikaj mezlernejoj en Budapeŝto. En 1938 lia komponaĵo ricevis premion. Lia muzika lernolibro en 1928 estis multfoje eldonita. Li ankaŭ komponadis.

Komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ünnepi nyitány (1938, premiita)
  • diversaj muzikoj por korusoj
  • diversaj ekleziaj muzikoj
  • Pergolesi: Fuvolaverseny (1955, adaptaĵo)
  • Mozart: D-dúr szimfonietta zenekarra a négykezes zongora szonátából ([K 381] 1958, adaptaĵo) * Vivaldi:Brácsaverseny (1964, adaptaĵo)

Liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Összhangzattan (1928, depost 1950 kvinfoje eldonitaj)
  • Zenei alapismeretek iskolai és magánhasználatra (1959)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.