L-vokaliĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

L-vokaliĝo estas fonetika evoluo sekve de kiu la historia sonoranto [l] (aŭ, pli ofte, [ɫ]) transformiĝas en duonvokalon ([j] aŭ [w]) aŭ vokalon (ekz‑e [o] aŭ [u]).

Tiel la Latina flos, flor– (floro) → la itala fiore [fjore]; la malnova (878ª jaro) nomo Belgrad (Belgrado) serbe iĝis Beograd (Beogrado) ktp.

En la lingvoj latinidaj l-vokaliĝo ofte rezultigis diftongojn, kiuj poste kuntiriĝis en simplan vokalon: al → aŭ → o. Ekz‑e Latina alter iĝis aŭtro kiu poste donis la hispanan otro.