Malnova kaj nova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La ĝenerala linio)
Malnova kaj nova
filmo
Originala titolo Старое и новое
Originala lingvo rusa lingvo • sen valoro
Kina aperdato 1929
Ĝenro filma dramo, muta filmo
Kameraado Eduard Tisse
Reĝisoro(j) Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn • Grigori Aleksandrov
Produktisto(j) State Committee for Cinematography
Scenaro Sergej Miĥajloviĉ Ejzenŝtejn • Grigori Aleksandrov
Rolantoj Marfa Lapkina • Maxim Strauch
Produktinta firmao Sovkino
IMDb
vdr

La ĝenerala linio, konata ankaŭ kiel Malnova kaj nova (ruse Старое и новое, translit. Staroje i novoje), estas soveta filmo de 1929 reĝisorita de Sergej Eisenstein kaj Grigori Aleksandrov.

Malnova kaj nova ekis en 1927 kiel celebro de la kolektivigo de agrikulturo, pionirita de la malnova bolŝeviko Leono Trockij. Esperante atingi pli ampleksan publikon, la reĝisoro abandonis sian kutiman praktikon emfazi grupojn por koncentriĝi sur unusola rura heroino. Eisenstein dum mallonge abandonis tiun projekton por filmi Oktobro: dek tagoj kiuj skuis la mondon, honore al la 10a jariĝo de la Revolucio. Kiam li kapablis reveni al tiun filmon, la sinbtenoj de la Partio estis ŝanĝintaj kaj Trockij estis forfalinta el la povo. Kiel rezulto, la filmo estis rapide reeldonita kaj publikigita en 1929 laŭ nova titolo, Malnova kaj novaTio malnova kaj tio nova. En postaj jaroj, arkivistoj restaŭris la filmon La ĝenerala linio kiel alproksimiĝo al la origina koncepto de Eisenstein. Multo el la reĝisora muntado por marki la progreson el la agra kutimaro de la 19a jarcento al la pli mekanizitaj proceduroj de la 20a estis komuna al ambaŭ versioj de la filmo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]