Saltu al enhavo

La Bayamesa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Bayamesa
Himno de Bayamo
“La Bayamesa”
nacia himno
lando  Kubo
kantoteksto Perucho Figueredo, 1868
muziko Perucho Figueredo, 1867
ekde 1902
muzika ekzemplo
"La Bayamesa"
noicon
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
vdr
notaro

La Bayamesa (Himno de Bayamo) estas la nacia himno de Kubo. La melodio kaj vortumado estis komponitaj de Perucho Figueredo kaj la aranĝo por instrumentoj estis farita de la majstro Antonio Luna. La himno kutime ludiĝas orkestre en la tonalo E♭-maĵoro.

Ĝi nomiĝas La Bayamesa (La Bajama) kiel referenco al Bayamo kie ĝi estis ludita por la unua fojo, fakte dum solena diservo antaŭ la koloniaj aŭtoritatoj, kaj kiel aludo al la hispanlingva nomo de la Marseljezo, nome La Marsellesa. En la kunteksto de la sendependisma movado, la vortumado estas militema alvoko al luktado. Oni oficiale deklaris ĝin nacia himno en 1902. Tiujare kvar strofoj de la antaŭa kanto estis nuligitaj ĉar ili estis iom insultaj por Hispanio kaj por hispanoj, kaj krome kun ili la himno estus tro longa, kompare kun aliaj naciaj himnoj.