La Falo de Ikaro (Picasso)
La Falo de Ikaro | |
Pablo Picasso, 1958 | |
akrila murpentraĵo | |
910 × 1060 cm | |
Sidejo de Unesko (Parizo) | |
La Falo de Ikaro (origine titolita La Fortoj de Vivo kaj la Spirito Triumfanta super Malbono aŭ simple La pentraĵo de UNESKO[1]) estas murpentraĵo de Pablo Picasso. Farita el 40 pentritaj mahagonaj paneloj kovrantaj 90 m², ĝi estas la plej granda verko de la artisto. Ĝi estis mendita de UNESKO por la ĉefa vestiblo de la organizo en Parizo kaj estis inaŭgurita la 29-an de marto 1958.[2]
Deveno
[redakti | redakti fonton]La murpentraĵo estis mendita de UNESKO en 1957, kun la celo ornami la parizan ĉefsidejon. Picasso estis unu el dek unu artistoj elektitaj por entrepreni ĉi tiun taskon. Picasso komencis labori pri la mendo en decembro 1957 kaj bazis sian kunmetaĵon sur sia serio de "Banantoj" de 1956. Laŭskala modelo estis kompletigita la 29-an de januaro 1958, antaŭ ol la murpentraĵo estis finfine prezentita du monatojn poste al Luther Evans, ĝenerala direktoro de Unesko kaj Georges Salles, la dua prezidanto de ICOM kaj vicprezidanto de la komitato de artaj konsilistoj. Origine la murpentraĵo titoliĝis La Fortoj de Vivo kaj la Spirito Triumfanta super Malbono, sed ĝi estis alinomita de Georges Salles en 1958, kiu donis al ĝi la titolon La Falo de Ikaro.[3]
La murpentraĵo estis unue publike montrita en la vestiblo de Konstruaĵo de Konferencoj de Unesko la 3-an de novembro 1958 kiam la konstruaĵo estis inaŭgurita.[4]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La murpentraĵo estas grandega, mezuras preskaŭ 100 kvadratajn metrojn kaj konsistas el 40 lignaj paneloj pentritaj per akrilo. Ĝi prezentas plaĝan scenon, kiu prezentas plurajn figurojn. Ĉe la centra maldekstro, montriĝas figuro falanta de la ĉielo al la blua oceano. La murpentraĵo estis produktita en segmentoj kiuj dividis la verkon en kvar sekciojn. Picasso uzis abstraktajn formojn por portreti la figurojn en la murpentraĵo en simila stilo al la "Banantoj".[3]
Interpretoj
[redakti | redakti fonton]La bildo estis interpretita diversmaniere, kiel ebla bildigo de la lukto inter bono kaj malbono.[3] Picasso asertis, ke la murpentraĵo simple estas sceno de banado de homoj kaj ankaŭ diris, "Estas sensence serĉi aĵojn en pentraĵoj, kio gravas estas trovi aĵojn".[5] Christopher E.M. Pearson rimarkis, ke la murpentraĵo "malklare eĥas la mitologian temon pri la falo de Ikaro" kaj ke la indiferenteco montrita de la ĉirkaŭaj figuroj al la falanta centra figuro referencas al Pejzaĝo kun la Falo de Ikaro de Pieter Bruegel la pliaĝa.[6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Di Lauro, Frances (2002). “Falling into the Dark Side: Ominous Motifs in the 'Fall of Icarus' Myth”, The Dark Side: Proceedings of the Seventh Australian and International Religion, Literature and the Arts Conference The Dark Side, p. 209–222.
- ↑ (2016) “Picasso and the Fall of Europe”, London Review of Books 11 (38), p. 7–10.
- ↑ 3,0 3,1 3,2 PICASSO, Pablo (1881-1973):The Fall of Icarus 1958:The UNESCO works of art collection. www.unesco.org. Alirita 2021-02-19.
- ↑ Clark, T. J., "Picasso and the Fall of Europe", London Review of Books, 2016-06-01. Kontrolita 2021-02-19. (angle)
- ↑ Barrin, Jacques de. (2009-01-01) UNESCO: The Seeds of Peace (angle). UNESCO. ISBN 978-92-3-104104-4.
- ↑ Pearson, ChristopherE M.. (2017-07-05) Designing UNESCO: "Art, Architecture and International Politics at Mid-Century " (angle). Routledge. ISBN 978-1-351-56965-1.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo The Fall of Icarus (Picasso) en la angla Vikipedio.