La Gomera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
mapo de la insulo

La Gomera estas la dua plej malgranda el la sep ĉefaj insuloj de la Kanarioj en la Atlantika Oceano - la plej malgranda estas El Hierro.

Geografio

La insulo situas proksimume 1000 kilometrojn for de la kontinenta parto de Hispanio. Ĝi havas areon de 369,76 km² - tio estas 4,94 procentaĵoj de la suma areo de ĉiuj kanariaj insuloj. Komence de la jaro 2009 sur la insulo konstante vivis 22 769 loĝantoj[1]. Tio korespondas al loĝdenso de 60,2 loĝantoj po kvadrata kilometro.

Biogeografie la insulo situas en la ekoregiono de la kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj.

Populacio

"Los Órganos": Strukturo el lafo, similforma al orgeno, kiu ekestis per fendoj dum la malvarmiĝo de la lafo, kaj per postaj veteraj influoj.

La insulanoj vivas plejparte en marbordaj, havenaj loĝlokoj, malplimulte en malgrandaj setlejoj en la pli altaj kaj centraj insulaj valoj, en ses insulaj municipoj. Ekde proksimume la jaro 1100 antaŭ nia erao sur la insulo pace vivis la indiĝena etno de guanĉoj, proksimume 2500 jarojn, ĝis en 1440 hispanaj soldatoj gvide de Hernán Peraza okupis la marbordan golfeton kie poste ekestis la hispana urbeto San Sebastián de La Gomera, la nuna insula ĉefurbo, kaj de tie konkeris la insulon. En la dua duono de la 20-a jarcento la insulo kaj aparte ties plej okcidenta loĝloko Valle Gran Rey iĝis centro de eŭropaj ekologiemuloj, alternativemuloj kaj hipioj, aparte el Germanio, Aŭstrio kaj iom malpli el Anglio. Ankoraŭ nun la insula turismo estas pli ekologia ol en la aliaj insuloj de la Kanarioj, la hoteloj malpli grandaj, kaj multaj feriantoj preferas migri kaj grimpi sur la insulaj montaj padetoj ol sunbruniĝi plaĝe. La altan insulan centron kovras la Nacia Parko Garajonay, insula arbarego de azora laŭro.

Municipoj

mapo pri la insula situo kadre de la Kanarioj
insula flago

La insulo estas dividata en 6 municipoj kiuj estas la jenaj:

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

tipa insula pejzaĝo


la insulo La Gomera vidata el Tenerifo
insula arbaro de azora laŭro

Notoj

  1. informo de la Instituto Kanaria de Statistiko (Instituto Canario de Estadística, hispane