Hermigua
Hermigua | |||
municipo | |||
|
|||
Ŝtato | Hispanio | ||
---|---|---|---|
Aŭtonoma komunumo | Kanarioj | ||
Provinco | Sankta Kruco de Tenerifo | ||
Insulo | La Gomera | ||
Koordinatoj | 28° 11′ 0″ N 17° 14′ 0″ U / 28.18333 °N, 17.23333 °U (mapo) | ||
Areo | 39,67 km² (3 967 ha) | ||
Loĝantaro | 2,232 (2011) | ||
Horzono | UTC±0 | ||
- somera tempo | UTC+1 | ||
Poŝtkodo | 38820 (Hermigua) 38829 (Monteforte) 38890 (El Curato) | ||
situo de La Gomera inter la Kanarioj
| |||
la komunuma areo
| |||
Vikimedia Komunejo: Hermigua | |||
Retpaĝo: www | |||
Hermigua estas unu el ses municipoj de la insulo La Gomera, parto de la insularo Kanarioj en la Atlantika Oceano, kiu geografie apartenas al Afriko sed politike estas parto de Hispanio. La municipo kovras malvastan nordorientan marbodan parton de la insulo, kaj etendiĝas sudokcidenten al la alta insula centro. La samnoma loĝloko Hermigua estas la administra centro de la komunumo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La valo Hermigua jam estis loĝata fare de la indiĝena etno guanĉoj, kaj tiam apartenis al la regiono Mulagua. La origino de la komunumo estis en la 15-a jarcento, kiam hispanaj armeaj unuoj konkeris la insulon kaj ekestis la hispana loĝloko Valle Alto ("valo alta").
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Hermigua konsideratas la plej pluvriĉa valo de la insulo La Gomera, kaj krome tutjare ricevas akbon de la rivereto Rio del Cedro. Tial en la komunumo, krom turismo, pli ol en aliaj partoj de la insulo ekonomie ankoraŭ nun gravas agrikulturo. En la valo interalie kultiviĝas terpomoj, papajoj, bananoj, grenoj, faboj, kukurboj kaj vinberoj.
La malmarborda parto de la komunumo apartenas al la Nacia parko Garajonay.
Loĝlokoj de la komunumoj
[redakti | redakti fonton]- Hermigua
- Los Aceviños
- Las Cabezadas
- Callejon de Ordaiz
- Las Casas
- El Cedro
- El Corralete
- El Curato
- El Estanquillo
- Las Hoyetas
- Ibo Alfaro
- Llano Campos
- Monteforte
- Las Nuevitas
- El Palmarejo
- Piedra Romana
- Las Poyatas
- Santa Catalina
- El Tabaibal
Interesaj lokoj
[redakti | redakti fonton]- La simbolo de la komunumo, la dupinta roko Roques de San Pedro, eksa vulkano apud la loko Monteforte
- Valle Alto estis la unua hispana loĝloko de Hermigua - tie troveblas la preĝejo Iglesia de Santo Domingo de Guzmán kaj samnoma monaĥejo, konstruita inter la jaroj 1515 kaj 1520. En la preĝejo videblas barokaj pentraĵoj, arabaj stilaj elementoj kaj bildoj de la pentra skolo Escuela popular.
- Pli poste aldoniĝis la nova parto Valle Bajo kun la en 1650 konstruita preĝejo Iglesia de Nuestra Señora de la Encarnación, kun Maria skulptaĵo de la artisto Fernando Estévez.
- etongrafia muzeo Los Telares, kie interalie montratas teksado kaj aliaj tradiciaj artaj metioj
- La komunuma parto de la Nacia Parko Garajonay kun la arbaro Cedro kaj la kapelo Nuestra Señora de Lurdes
- La pli ol 100 metrojn alta akvofalo El Chorro
- La naturparko Majona, oriente de la loĝloko Hermigua
- La eksa agrikultura haveno - kun La Piscina, eksa bananolava baseno, nun marakva naĝbaseno