La Métamorphose des cloportes (filmo)
La Métamorphose des cloportes | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | La Métamorphose des cloportes |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 1965 |
Ĝenro | krimfilmo, komedia filmo |
Kameraado | Nicolas Hayer |
Reĝisoro(j) | Pierre Granier-Deferre |
Scenaro | Albert Simonin • Michel Audiard • Pierre Granier-Deferre |
Muziko de | Jimmy Smith |
Rolantoj | André Rouyer • André Thorent • Annie Fratellini • Arlette Balkis • Charles Aznavour • Daniel Ceccaldi • Dominique Zardi • Dorothée Blanck • Émile Riandreys • François Mirante • François Valorbe • Françoise Rosay • Georges Blaness • Georges Chamarat • Georges Géret • Irina Demick • Jacques Marchand • Jean Carmet • Laure Paillette • Lino Ventura • Marc Arian • Marcel Bernier • Marcel Charvey • Marie-Hélène Dasté • Marius Gaidon • Maurice Biraud • Michel Dacquin • Michel Dupleix • Michel Garland • Paul Pavel • Pierre Brasseur • Renée Passeur • Claudine Berg • Donald O'Brien • Guy Henri |
IMDb | |
La Métamorphose des cloportes (La Metamorfozo de oniskoj) estas franca krima filmo de Pierre Granier-Deferre aperinta en 1965.
Teĥnikaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Reĝisoro: Pierre Granier-Deferre
- Scenaro kaj dialogoj: Michel Audiard adaptita de romano de Alphonse Boudard
- Produktaj firmaoj: Les Films du Siècle kaj Produzioni Artistiche Internazionali (Romo)
- Direktoro de produkto: Paul Joly
- Foto-direktoro: Nicolas Hayer
- Sono: Jean Labussière
- Muziko: Jimmy Smith
- Dekoroj: Jacques Saulnier
- Muntado: Jean Ravel
Temo[redakti | redakti fonton]
Edmond, Arthur kaj Rouquemoute preparas "aferon". Tamen, por enrompi la kofron, necesas speciala lutilo, kaj la maljuna Gertrude ne estas pruntedonema: 3 "brikojn!" (=30,000 frankoj). Edmond sukcesas konvinki sian delongan amikon Alphonse, ŝteliston de pentraĵoj, vendi kelkajn el ili por antaŭfinanci la aferon kaj kuniĝi al ili, kredigante al li, ke la trezoro estos multe pli granda ol ĝi efektive estas.
Alphonse luliĝas de iluzioj kaj... retroviĝas sola en malliberejo, pro la kulpo de neantaŭvidita rondiranta gardisto. Li estas kondamnita al kvin jaroj, sen novaĵoj de siaj antaŭaj amikoj. Kvin jaroj dum kiuj li elpensis sian teruran venĝon kaj antaŭplanis la forigon de tiuj «oniskoj» poste fariĝintaj respektindaj homoj.
Rolularo[redakti | redakti fonton]
|
|