Saltu al enhavo

La Monarkioj de Dio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Monarkioj de Dio
literary pentalogy
Aŭtoroj
Aŭtoro Paul Kearney
Lingvoj
Lingvo brita angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1995
Ĝenro fantasto
vdr

La Monarkioj de Dio (angle The Monarchies of God) estas epopeeca fantasta serio de la irlanda verkisto Paul Kearney. Ĝi eldoniĝis inter 1995 kaj 2002 en kvin volumoj. Ĝi estas rimarkinda pro la senkompataj mortigoj de gravaj roluloj, la multeco de grandaj bataloj, kaj la ĉeesto de pulvo kaj kanonoj. Kearney informis sian priskribon de mara vojaĝado kaj batalado per vastaj konoj pri velado. La serio estas laŭdita de kritikistoj kaj de Steven Erikson, fama kiel verkinto de la Malaza Libro de la Falintoj.[1] Ĝia pesimismo, kiu ligas ĝin kun la fantasta subĝenro grimdark, foje estis kritikita.[2][3] Oni ankaŭ rimarkas la mallongecon de la unuopaj volumoj kompare al aliaj nuntempaj fantastaj libroj.

Resumo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La vojaĝo de Hawkwood[redakti | redakti fonton]

La serio komenciĝas kiam la armeoj de la Sultanlando Ostrabar, regata de la popolo Merduk, detruas la sanktan urbon Aekir post longa sieĝo. Juna soldato, Corfe Cear-Inaf, eskapas al la regna ĉefurbo Torunn kun Macrobius, la Alta Pontifiko de la Ramusiana Eklezio. Dume, en la regno Hebrion en la ekstrema okcidento de la kontinento, Reĝo Abeleyn klopodas haltigi la religiajn purigojn de la Prelato Himerius, kiu proklamis pogromon kontraŭ ĉiuj uzantoj de Dweomer (magio), similan al la Hispana Inkvizicio. En provo savi kelkajn el la Dweomer-uloj, Abeleyn kaj lia sorĉisto-konsilanto, Golophin, kaŝe forsendas 200 magiistojn sur du ŝipoj irontaj trans la Okcidentan Maron al legenda transmara kontinento. La veterana kapitano estas Richard Hawkwood. Himerius elektiĝas Alta Pontifiko antaŭ ol la novaĵo pri la pluvivo de Macrobius disvastiĝas; Abeleyn kaj liaj aliancanoj, la reĝoj Mark de Astarac kaj Lofantyr de Torunna, deklaras lin uzurpanto, dum la reĝoj de Perigraine kaj Almark asertas, ke la pontifiko en Torunna estas ne la vera Macrobius sed falsa pretendanto.

La herezaj reĝoj[redakti | redakti fonton]

En Torunna, kelke da nobeloj deklaras la reĝon herezulo kaj lanĉas ribelon. Corfe, nun iĝinte protektato kaj amanto de la vidva reĝino Odelia (patrino de la nuna reĝo) suprize sukcesas subpremi la ribelulojn. Abeleyn kaj Mark devas ataki siajn proprajn ĉefurbojn, kiujn okupis la Kavaliroj Militantaj de la Eklezio de Himerius, kaj Abeleyn vundiĝas preskaŭ mortige. Dume du monaĥoj, Albrec kaj Avila, eskapas de la pontifika urbo Charibon kun sekreta registro el la eklezia biblioteko, laŭ kiu Sankta Ramusio kaj Ahrimuz, profeto de la religio Merduk, estis unu sama homo. La ekspedicio al la Okcidenta Kontinento estas preskaŭ tute ekstermita de potenca sorĉisto-homlupo, Aruan, kiu rifuĝis tien de persekutoj kaj konstruis tie regnon de monstraj, nur parte homaj sorĉistoj.

La feraj militoj[redakti | redakti fonton]

Albrec iras al la Merduk-oj por prediki sian malkovron, kie la sultano traktas lin kiel amuzan frenezulon, sed kelkaj religiuloj baldaŭ konvinkiĝas, ke li pravas. En la tiel nomata Batalo de la Reĝo, Torunn taktike venkas la armeon Merduk, sed suferas katastrofan perdon de soldatoj kaj la morton de Reĝo Lofantyr mem. La falsa pontifiko Himerius montriĝas sekreta servisto de Aruan, kiu faras lin homlupo, kaj la Himeria Eklezio organizas sian politikan blokon en veran teokratan imperion.

La dua imperio[redakti | redakti fonton]

Corfe fine sukcesas haltigi la invadon de la armeo Merduk en la batalo de Armagedir (la nomo ŝajne aludas al Armagedono), sed nur per la mortoj de multaj pliaj armeanoj kaj oficiroj. Li edziĝas al la reĝino Odelia kaj estas deklarita reĝo. Li kaj la sultano akceptas pactraktaton agnoskantan la komunan originon de iliaj religioj. La 17 pretervivantoj de la okcidenta ekspedicio revenas, inter ili Hawkwood kaj unu homlupigita Hebriona sorĉisto.

Ŝipoj el okcidento[redakti | redakti fonton]

La lasta romano okazas 17 jarojn post la aliaj. Ĝi rakontas apokaliptan militegon inter Granda Alianco, konsistanta el la "herezaj" regnoj kaj la Merduk-a sultanlando, kaj aliflanke la Himeria Imperio kaj la malbonaj sorĉistoj de Aruan. Preskaŭ ĉiuj gravaj roluloj de ambaŭ flankoj mortas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. A Conversation With Steven Erikson. An interview with Neil Walsh, May 2000
  2. Interview: Igor Ljubuncic, Author of the Lost Words (27-a de junio 2014).
  3. Review: Riding the Unicorn by Paul Kearney (11-a de novembro 2014).