La Mondo (insularo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Mondo)

La Mondo estas insularo de artefaritaj insuloj, en formo kiel la kontinentoj de la Tero. Ĝi konstruiĝas proksime de la marbordo de Dubajo. La projekto estas inspirita de la artefaritaj Palmo-insuloj, kiuj ankaŭ estas konstruataj en Dubajo. La Mondo konsistos el 250 ĝis 300 pli malgrandaj privataj artefaritaj insuloj disdividitaj en kvar kategoriojn — propraj hejmoj, bieno-hejmoj, revo-feriejoj, kaj komunumo-insuloj. La tuta projekto estas antaŭvidita por kompletiĝo en 2008. Ĉiu insulo etendiĝos de 23,226 m² ĝis 83,613 m² (250,000–900,000 kvadrataj futoj) en grandeco, kun 50–100 m de akvo-vojo inter ĉiuj insuloj. La tuta projekto kovros lokon de 9 km en longeco kaj 6 km en larĝo, ĉirkaŭita de ovala akvokontraŭilo. La solaj veturiloj inter la insuloj estos boato kaj helikoptero. La insuloj kostos ekde $6.85 milionoj (USD) kaj averaĝe proksimume $25 milionoj (USD) por la $1800 miliona (USD) projekto. La laborado jam estas komencita sur la Mondo, la plej norda akvokontraŭilo kaj kelkaj ne-pejzaĝo-insuloj videblaj sur Google Earth.

Ĝi estas posedata kaj estas konstruata de Nakheel Properties (Nakheel Corp.)

La Mondo estos lokita proksimume 4.1 km de la marbordo de Jumeirah, apud La Palmo Jumeirah, inter Hotelo Araba turo kaj Haveno Rashid de Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirolandoj.

La Mondo estas foje erare nomata La Palmo-Mondo. Ĝi ankaŭ nomiĝas la Terglobaj Insuloj.

Fine de Marto 2006, Richard Branson anoncis ke li aĉetos pecon de lando en la projekto.

Ankaŭ fiĝia golfisto, Vijay Singh, posedas pecon de lando en la insularo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]