La Okangulo estas okangula konstruaĵo sur Insulo Roosevelt en la usona urbo Novjorko. Ĝi estis desegnita kiel parto de la Novjorka Azilo por Frenezuloj, kaj ĝia konstruado finiĝis en la jaro 1834. La blu-grizaj ŝtonoj, kiuj formas la tegmenton de la Okangulo, estis minitaj sur la insulo mem. Poste, la konstruaĵo fariĝis parto de la Metropola Malsanulejo en la jaro 1891. La Okangulon, kiel parto de tiu malsanulejo, oni fermis en 1955; la konstruaĵo tiam fariĝis abandonita. Post du fajroj kaj multe da kadukiĝo, la Okangulo estis novigita, kaj remalfermiĝis en 2006 kiel parto de apartamentaro.