La Ora Epoko (gazeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Ora Epoko)

La Ora Epoko estis Esperanto-gazeto religia, „bazita je fakto, espero kaj kuraĝigo.“ Fondita en 1928, ĝi aperis neregule, almenaŭ ĝis la jaro 1934, kiam la Enciklopedio de Esperanto prezentis ĝin. La formato estis 30x21 centimetroj. Redaktoro estis A. Egg en la urbo Baden - supozeble temis pri Baden (Argovio) en Svislando, sed povus temi ankaŭ pri Baden-Baden en la Germana Regno aŭ pri Baden (Malsupra Aŭstrio) en Aŭstrio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]