La Parra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Parra

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 06176 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 302  (2022) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 31′ N, 6° 37′ U (mapo)38.5212182-6.6229261Koordinatoj: 38° 31′ N, 6° 37′ U (mapo) [+]
Alto 525 m [+]
Areo 78,2 km² (7 820 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Parra (Hispanio)
La Parra (Hispanio)
DEC
La Parra
La Parra
Situo de La Parra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Parra (Badajoz) [+]
vdr
Blazono de la vilaĝo kun la grimpovitejo kiu plie ŝajnas simpla vitejo

La Parra (Grimpovitejo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas parreños. La censita populacio en 2008 estis de 1.388 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

La Parra estas situa en la suda parto de Ekstremaduro, je altitudo de 525 m; je 59 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj tre proksima de Zafra la najbara urbo. La surfaco de ties teritorio estas de 78,2 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Eble jam estis setlejo en prahistoria epoko ĉar restis dolmenoj ekzemple ĉe la ermitejo de San Pedro. Pro la bona situo de la rojo “Entrin” eble estis loĝantoj en la romia epoko ĉar en la zono de la ermitejo de San Juan, eble iam antikva romia templo aŭ bieno de posedanto, oni trovis tomboŝtonojn, kiu utilis poste kiel bazo por la konstruo de la ermitejo de San Juan. En unu skribaĵo de tiuj tomboŝtonoj jam aperas mencio al vitejoj, kiuj nun nomigas la vilaĝon.

Dum la epoko de la visigotoj eble la setlejo jam translokiĝis pli proksime de la aktuala loko, en kies preĝejo estas visigota baptujo. Dum la epoko de la araboj certe tiuj uzis kaj plibonigis la kondiĉojn de la fontoj kiuj estis ĉe la nuna setlejo.

En 1237 la ordeno de Alcántara konkeris la urbon de Zafra kaj en 1238 la Superulo de la ordeno de Santiago Rodrigo Íñiguez konkeris kelkajn vilaĝojn, inter ili tiun de la najbara Feria. Pro tio oni supozas, ke unu el tiuj du ordenoj rekristanigis la vilaĝeton, sed aliaj sugestas, ke la renasko de la domaro estis fortikaĵo de la templanoj kiuj viglis la naturan pasejon inter Mérida kaj Jerez de los Caballeros.

Dum la 14a jarcento disputis por la vilaĝo la urbo Badajoz kaj la Senjorlando de Feria de Gomes Suárez de Figueroa.

Dum la 15a jarcento laŭ Vicente Navarro del Castillo almenaŭ 27 vilaĝanoj iris al Ameriko kaj setlis en Venezuelo kaj Peruo. Estas kurioza kazo de tuta familio (tre verŝajne de novkristanoj) kiuj eĉ kasis sian nomon kaj adoptis kiel faris multaj judoj tiun de la naskiĝloko tio estas de La Parra.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informaro pri La Parra