Zoologia ĝardeno de Pekino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Pekina Zoologia Ĝardeno)

Turismo > Gvidlibro pri Pekino > Zoologia ĝardeno de Pekino

Zoologia ĝardeno de Pekino
bestoĝardeno [+]

LandoĈinio

SituoPekino
- koordinatoj39° 56′ 19″ N, 116° 20′ 0″ O (mapo)39.938611111111116.33333333333Koordinatoj: 39° 56′ 19″ N, 116° 20′ 0″ O (mapo)
Areo0,89 km² (89 ha) [+]

Estiĝo1906

Zoologia ĝardeno de Pekino (Pekino)
Zoologia ĝardeno de Pekino (Pekino)
DEC
Zoologia ĝardeno de Pekino
Zoologia ĝardeno de Pekino
Map
Zoologia ĝardeno de Pekino

Vikimedia Komunejo:  Beijing Zoo [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
enirejo de Zoologia ĝardeno de Pekino

La Zoologia ĝardeno de Pekino sin trovas en la okcidenta parto de la ĉina ĉefurbo Pekino, kun pli ol 5,000 bestoj de ĉirkaŭ 500 specoj.

Malgrandaj bestoj, kiaj zibeloj, lutroj k.a., loĝas en la malgranda bestoĝardeno oriente de la ĉefa enirejo. Se oni rondiras de oriente okcidenten, oni povas viziti laŭvice la enfermejojn de simioj, elefantoj, ursoj, tigroj, leonoj, resusoj, akvobirdoj (en pitoreska lageto), hipopotamoj, rinoceroj kaj cervoj. Ĉe la lasta vidiĝas milu (Elaphurus davidianus), rara indiĝena besto de Ĉinio, kun vosto iom simila al la azena, hufoj al la bovaj, kolo al la kamela kaj korno al la cerva, kaj tial ĝi estas konata en Ĉinio kiel Kvarobla Malsimilaĵo.

En la okcidenta parto de la ĝardeno estas enfermejoj de ĝirafoj, maraj bestoj, manatoj, ĉimpanzoj, goriloj kaj reptilioj. Tie oni povas vidi interalie orharajn simiojn kaj blankkapajn folisimiojn -- rarajn apartaĵojn de Ĉinio.

Proksime al la elirejo de la ĝardeno staras domo ĉirkaŭita de verda bambuaro. En ĝi loĝas monde famaj kaj raraj bestoj de Ĉinio -- grandaj pandoj.

En Ĉing-dinastio la loko estis privata ĝardeno de princo. En 1908 ĝi fariĝis menaĝerio nomata Ŭanŝengjŭan (Ĝardeno de Dek Miloj da Bestoj). Post la Liberiĝo ĝi multe disvolviĝis kaj nun prezentas sin kiel vere granda zoologia ĝardeno.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.