La Reveno de la Indiĝeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Return of the Native
skribita verko • literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Thomas Hardy
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1878
Eldonejo Belgravia
vdr

La Reveno de la Indiĝeno (angle The Return of the Native) estas romano de Thomas Hardy, eldonita`en 1878. En ĝi li montras, ke Feliĉo estas fojfoja epizodo en la ĝenerala dramo pri doloro.

Intriga resumo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Klim Jobrajt (en:Clym Yeobright) revenas de Parizo al sia indiĝena Erikejo de Egdon (en:Egdon Heath). Spite al la kontraŭstaro de sia patrino li edziĝas al Eŭstacia Vye, kiu eperas reiri kun li al Parizo. Sed Klim blindiĝas kaj devas pene sin vivteni kiel tondisto de ulekso en la erikejo. La patrino de Klim mortas kaj Klim ekkonstatas ke Eŭstacia malrekte kulpas. Eŭstacia dronas kaj Klim iĝas predikanto.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Kritiko[redakti | redakti fonton]

La Reveno de la Indiĝeno estis treege disputata romano tempe de ĝia eldono, periodaĵe en Viktori-eraa Britio. Originale dividinte ĝin en kvin librojn, por speguli la formaton de klasika Greka tragedio, Hardy devis aldoni sesan, Aftercourses (deserto), por certigi feliĉan finon, obeante la publikon.

Multmaniere ĝi estas vere moderna romano, prezentanta demandojn pri la socio, aparte se oni konsideras malsukceson kaj ambicion kiel temoj, malgraŭ ĝia Viktoria proza stilo. Alia ĉefa temo estas batalo inter naturo kaj socio, kaj Hardy montras, ke en la vivo, se oni aspiras por pli ol sian "sorton", tiam oni mortos. Tion montris la karaktero Eŭstacia, kiu celas forlasi la erikejon, defiante fatalon, kaj konsekvence mortas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]