La Rosmaro kaj la Ĉarpentisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"La Ĉarpentisto kaj Rosmaro
Kunmarŝis tre afable,
Sed ploris kiam ili vidis
Ke estas tiom sable."

Bildon verkis John Tenniel 1871

La Rosmaro kaj la Ĉarpentisto (angle The Walrus and the Carpenter) estas poemo de Lewis Carroll, kiu aperis en lia libro Trans la spegulo. En la libro, ĝi estas citata de la roluloj Fingrumad kaj Fingrumid (angle: Tweedledum and Tweedledee).

Ekzistas esperantlingva traduko de la poemo, verkita de Donald Broadribb, en sia traduko de la libro Through the Looking-Glass, and What Alice Found There (1871) (Trans la spegulo, kaj kion Alico trovis tie, tr. 1996). Ekzistas ankaŭ traduko farita de William Auld.

Jen du elĉerpaĵoj de la poemo, kun la traduko, prezentitaj kiel ekzemploj de la verkoj de Carrol kaj Broadribb.

Angla[redakti | redakti fonton]

Unua stanzo

The sun was shining on the sea,
Shining with all his might:
He did his very best to make
The billows smooth and bright—
And this was odd, because it was
The middle of the night.

Dekunua stanzo

"The time has come," the Walrus said,
"To talk of many things:
Of shoes—and ships—and sealing-wax—
Of cabbages—and kings—
And why the sea is boiling hot—
And whether pigs have wings."

Esperanta traduko[redakti | redakti fonton]

Unua stanzo

La suno brilis sur la maron,
Ĝi brilis tre kompleze;
Ĝi forte strebis por briligi
La ondojn ĉiupreze.
Kaj tio estis stranga, ĉar
Jam estis noktomeze.

Dekunua stanzo

"Jam estas hor'," Rosmaro diris
"Por priparoli fulgon,
"Kaj ŝuojn, ŝipojn, sigelvakson,
"Kaj reĝojn kaj terplugon,
"Kaj kial maro ĉiam bolas,
"Kaj de la porkoj flugon."

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]