La Serna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Serna (Palencia))
La Serna
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34128
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 89  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 25′ N, 4° 40′ U (mapo)42.416666666667-4.6666666666667Koordinatoj: 42° 25′ N, 4° 40′ U (mapo) [+]
Alto 866 m [+]
Areo 12,3 km² (1 230 ha) [+]
La Serna (Provinco Palencio)
La Serna (Provinco Palencio)
DEC
La Serna
La Serna
Situo de La Serna
La Serna (Hispanio)
La Serna (Hispanio)
DEC
La Serna
La Serna
Situo de La Serna

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Serna [+]
vdr

La Serna [laSERna] estas municipo en la centro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles kaj pli precize al la subkomarko Vega-Valdavia. La loknomo La Serna povas esti komprenata etimologie kiel La Kampero aŭ La Semejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 12,30 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 94 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 220 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 50 km de Palencio, provinca ĉefurbo, kaj 10 km de Carrión de los Condes.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Mancomunidad de la Comarca de Saldaña.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. Estas municipa parko de sunenergio kiu kapablas produkti 720 000 kW jare.

De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo kaj la ruinoj de la romanika monaĥejo de Nogal de las Huertas, de 1063, nome la plej antikva de la provinco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]