La Suda Kruco
Aspekto
La Suda Kruco estis organo de Aŭstralaziaj Esperantistoj, La 1-a numero aperis en julio 1920, la lasta (165-a) je la 12-a de oktobro 1934. Formato 22x14. En la lastaj jaroj ĝi estis aparte bone redaktata kaj ĝia redaktisto Frank Reginald Banham faris en ĝi recenzojn kaj lingvajn notojn neordinare valorajn kaj atentindajn.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Esperanto sub la Suda Kruco - la nuna gazeto de la Aŭstralia Esperanto-Asocio kaj la Nov-Zelanda Esperanto-Asocio