La Victoria (Venezuelo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Victoria [labikTOrja] (la venko), fondita kiel Nuestra Señora de La Victoria (Nia Senjorino de la Venko), estas urbo de la ŝtato Aragua, Venezuelo, ĉefurbo de la municipo José Félix Ribas. Ĝi estas je 550 msm de alto inter la bordoj de la riveroj Aragua kaj Calanche ĉe la Marborda Montaro. Situa ĉe la Regiona Aŭtovojo de la Centro, kiu ligas Karakason kun Valencio kaj ĉe vojkruco al Colonia Tovar kaj a la centraj ebenaĵoj. El la 1960-aj jaroj ĝi disvolviĝis industrie, kio generis grandan demografian kreskon konduke al la kunformado de multopa kunurbaro en la urboj Las Tejerías, El Consejo kaj San Mateo. En 2011 ĝi havis 143.468 loĝantojn.

Koordinatoj: 10° 13′ 40″ N 67° 20′ 01″ O / 10.22778 °N, 67.33361 °O / 10.22778; 67.33361 (mapo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]