La bazaj principoj de milita propagando
La bazaj principoj de milita propagando (Principes élémentaires de propagande de guerre) estas monografio de la belga sociologo Anne Morelli, eldonita en 2001. Ĝia subtitolo rekomendas la 10 bazajn prinicipojn de milita propagando kiel "uzeblaj en kazo de malvarma, varma aŭ senfervora milito"
La dek "ordonoj" de propagando kiujn Anne Morelli ellaboras en ĉi tiu verko estas, antaŭ ĉio, analiza kadro por pedagogiaj celoj kaj por amaskomunikilara analizo.
La dek principoj de milita propagando[redakti | redakti fonton]
Morelli ne deziras preni flankojn aŭ defendi "diktatorojn", sed montri la regulan uzadon de la dek principoj en la amaskomunikilaro kaj en socio. En serio de dek pedagogiaj ĉapitroj, Anne Morelli ilustras per ekzemploj ĉiun el la dek principoj :
- ni ne volas militon;
- nur la kontraŭa tendaro respondecas pri la milito;
- la gvidanto de la kontraŭa tendaro havas la vizaĝon de la diablo (aŭ "la malbonulo");
- ni defendas noblan aferon kaj ne apartajn interesojn;
- la malamiko celkonscie faras abomenaĵojn, se ni faras erarojn tio estas senintence;
- la malamiko uzas kontraŭleĝan armilaron;
- ni havas tre malmultajn perdojn, tiuj de la malamiko estas konsiderindaj;
- famaj artistoj kaj intelektuloj subtenas nian aferon;
- nia afero havas sanktan karakteron;
- iu ajn kiu aŭdacas pridubi nian propagandon helpas la malamikon kaj estas perfidulo.
Ĉi tiu lasta principo kompletigas ĉiujn aliajn, Morelli klarigas. Kiu ajn pridemandas eĉ unu el la principoj estas nepre kunlaboranto. Estas nur du flankoj, unu bona kaj la alia malbona.
Sekve, Morelli diras, oni faras ĉion eblan por malhelpi doni kritikan opinion sen kuri la riskon de "linĉa procezo en la amaskomunikilaro". La normala plureco de opinioj ne pli longe ekzistas, ĉiu kontraŭstaro estas silentigita kaj diskreditita de falsaj argumentoj.
En recenzo de H-Soz-Kult la 29-an de junio, 2005, Lars Klein de la Universitato de Göttingen skribas post kiam li laŭdis la gravecon de la temo kaj la utilecon de ŝia analizo, Morelli ne donas klarigon tio ĉu "la amaskomunikilaro" mem estas aganta sendepende, ĉu ĝi sekvas politikajn aŭ komercajn interesojn kaj ĉu ĝi konscie aŭ nur nepripense fitraktas la "bonan fidon" de la civitanoj. "Ĝuste ĉar ŝi uzas la tutan dekan ĉapitron [...] por montri kiom grava amaskomunikilara alkrociĝas al ĝia 'propra flanko', pliaj kaj pli klaraj klarigoj estus estintaj dezirindaj."[1]
Literaturo[redakti | redakti fonton]
Originala verko en la franca, Principes élémentaires de propagande de guerre (eo: Elementaj principoj de militpropagando) estas libro, eldonita en 2001, de la historiistino Anne Morelli, profesoro de la Universitato Libera de Bruselo kaj specialisto pri historia kritiko aplikata al modernaj amaskomunikiloj. Ĝi estis tradukita en la nederlandan, italan, hispanan, germanan kaj japanan.
Tradukoj[redakti | redakti fonton]
- (de) Die Prinzipien der Kriegspropaganda (trad. Marianne Schönbach), eld. zu Klampen, 2004, 156 paĝoj (dua eldono en 2014)
- (es) Principios elementales de la propaganda de guerra: utilizables en caso de guerra fría, caliente o tibia (traduko Eva Sastre Forest), eld. Hiru, 2001, 158 paĝoj
- (it) Principi elementari della propaganda di guerra. Utilizzabili in caso di guerra fredda, calda o tiepida... (traduko S. Calzavarini), Eld. Ediesse, 2005, 146 paĝoj
- (nl) Elementaire principes van oorlogspropaganda: bruikbaar in geval van koude, warme of lauwe oorlog... (tradukita de E. Peeters), Eld. Epo, 2003, 127 paĝoj
- (jp) ?
Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la artikolo The Basic Principles of War Propaganda en la angla vikipedio, listo de aŭtoroj.