La dekreto de Kutná Hora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Dekreto de Kutná Hora estas historia rakonto de Josef Kajetán Tyl pri la jaro 1408, kiam en la Praga universitato ekfuriozis batalo pri la t.n. voĉoj.

En la universitato instruis magistroj ĉeĥaj, polaj, saksaj kaj bavaraj, do fremduloj superis la hejmulojn trioble ĉe voĉdonado. Tio al ĉeĥoj ne plaĉis, klopodis renversi la situacion (3 voĉojn por ĉeĥoj, 1 voĉon por ĉiuj fremduloj komune), kio sukcesis la 18-an de januaro 1409.

Sur tiu historia fono okazas aventuroj de 28-jara magistro Boček, amanta Hedvigan, filinon de la bavara profesoro Anselmo, la plej persista kontraŭulo de ĉeĥoj. Kiam la ĉeĥoj komencis ataki magistron Boček, ke li perfidis sian nacion, preferante filinon de la nacia malamiko, li devis decidiĝi, kio estas pli grava - ĉu amo al virino aŭ amo al la nacio.

La rakonto estas plena de ekscitaj scenoj, kvereloj kaj interbatiĝoj inter studentoj, dum kiuj estis magistro Boček grave vundita. Kun simpatio estas priskribita la ĉeĥa reĝo Venceslao la 4-a, kiu - akompanata de sia ekzekutisto - en alivestiĝo vagis tra nokta Prago, observis la vivon de simplaj homoj kaj kondutis al ili fratece. Li helpis alporti la vunditan magistron al lia hejmo kaj prizorgis flegadon. Poste li subtenis ribelantan, sed bravan studenton Kuchyňka, kaj ankaŭ sub lia influo subskribis la postulatan dekreton, kiam li estis vizite en Kutná Hora. La kolerantaj germanaj profesoroj forlasis Pragon.

La rakonto estis verkata en la tempo (ĉ. 1840), kiam en Ĉeĥio oni parolis germane, pri la ĉeĥa lingvo oni hontis kaj ekz. ĉeĥaj teatraĵoj estis permesataj nur de tempo al tempo.