La dormanto vekiĝas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La dormanto vekiĝas (angle The Sleeper Awakes) estas malutopia romano de H. G. Wells pri viro, kiu dormas ducent tri jarojn, kaj tiam vekiĝas en tute ŝangita Londono, kiam, pro la interezo de sia bankkonto, li estas la plej riĉa viro en la mondo.

Ĝi estis originale eldonita en la jaro 1899 sub la titolo When The Sleeper Wakes (esperante Kiam la dormanto vekiĝas). Wells, kiu malŝatis multajn partojn de sia originala versio, reverkis la romanon en 1910.

En Esperanto

La romanon esperantigis A. Frank Millward en 1929; la verko ampleksis 210 paĝojn.

Citaĵo
 Multaj el la antaŭdiraĵoj, faritaj jam antaŭ 30 jaroj, efektiviĝis; aliaj feliĉe ne. La traduko ĝenerale bona kaj komprenebla, tamen parte montras stilon malglatan 
— Georges Stroele, Esperanto, 1929, p: 183.