La enĉerkigito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La enĉerkigito estas rakonto fare de Alberto Franco, esperantlingva verkisto apartenanta al la tiel nomata Hispana Opo, kiu aperis en Pandemonio (Malago, 1987). La enĉerkigito estas vera metaforo de alieco kaj vivangoro en nur tri paĝoj. La realismo aŭ superrealismo de la rakontmaniero sendube kontribuas al la kreado de tiu angoro en la leganto mem. Eble ni ĉiuj iam vekiĝis post premaj sonĝoj kaj trovis nin tre fremdaj al ĉio kaj ĉiuj.