Hispana Opo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Hispana Opo estas la nomo kiun donis al si kolektivo de junaj verkistoj en Hispanio fine de la okdekaj jaroj, poste rigardata kiel antecedento de la Ibera Skolo de literaturo en Esperanto.

Ĉirkaŭ la jubilea jaro, 1987, opo aŭ grupo da junaj esperantistoj, preskaŭ samaĝaj, geografie proksimaj, komencis renkontiĝi okaze de movadaj eventoj en Hispanio. Ili havis komunan trajton: krea agado kiu baziĝis sur majstra rego de la esperanta lingvo kaj kono de ĉi ties "kulturo" (t.e. ĉefe ĝia literaturo originala kaj tradukita). Ili komencis influi sin reciproke, kaj konscie aŭ nekonscie kreis kvazaŭskolon. En 1987 kelkaj el ili decidis kuneldoni manplenon de siaj verkoj sub la titolo Pandemonio, danke al la helpo de la mecenato Julio Herrero el Malago. La libro enhavas rakontan prozon (14 etajn historiojn realismajn sed potence simbolajn),3 sciencajn artikolojn kaj unu poemon.

La Hispanan Opon formis aŭtoroj kiel Ricardo Felipe Albert Reyna, Alberto Franco, Jorge Camacho (tiam uzanta la pseŭdonomon Georgo Kamaĉo), Francisco Javier Moleón (same: Francisko Ksavero Moleono), María José Quesada kaj Miguel Ángel Sancho. Dum la finaj okdekaj kaj fruaj naŭdekaj jaroj kelkaj el ili konigis sian beletron kaj sin mem en Esperantujo, gajnis premiojn en lokaj kaj internaciaj konkursoj kaj kunlaboris en la solidiĝo kaj prestiĝo de la esperanta literaturo.

Iuj el la fruaj opanoj kabeis aŭ iel forlasis la movadon (ekzemple, Franco), aliaj restis malsame aktivaj dum diversaj periodoj (Albert Reyna, Camacho, Moleón). Ĉiel ajn, la Hispanan Opon oni povas rigardi ĝermo de la posta kaj pli sukcesa Ibera Skolo, al kiu aliĝis aliaj aŭtoroj kiel Miguel Fernández, Gonçalo Neves, Antonio Valén kaj Abel Montagut sed bedaŭrinde sen homoj kiel Albert Reyna aŭ Ksavero Moleono, eble la plej viglaj kaj brilaj el la Opo.