La frumatura kaj mallonga vivo de Sabina Rivas
La frumatura kaj mallonga vivo de Sabina Rivas | |
---|---|
filmo | |
Produktadlando | Meksiko |
Originala lingvo | hispana |
Kina aperdato | 25-a de oktobro 2012 (Hispanio) |
Daŭro | 115 min. |
Kameraado | Damián García |
Reĝisoro(j) | Luis Mandoki |
Produktisto(j) | Abraham Zabludovsky |
Scenaro | Diana Cardozo |
Muziko de | Alejandro Castaños Luna |
Ĉefrolantoj | Greisy Mena |
Honorigoj | Ariel Award for Best Supporting Actress |
IMDb | |
La frumatura kaj mallonga vivo de Sabina Rivas (originala hispanlingva titolo: La vida precoz y breve de Sabina Rivas) estas meksika filmo (dramo), kiun reĝisoris Luis Mandoki. La filmo debutis en Hispanio je la 25-a de oktobro 2012. La debuto en Meksiko okazis je la 9-a de novembro 2012.
Historio[redakti | redakti fonton]
La filmo rakontas la vivon de la hondura knabino Sabina Rivas, kiu volas elmigri al Usono por serĉi la usonan revon. Sabina Rivas, kiun reprezentas la venezuela aktorino Greisy Mena envolviĝas al prostitucia reto kaj suferas seks-sklaveco. Mena ludas kuraĝan kaj ĉiam luktantan junulinon en la aĝo de 16-jaroj, serĉante pli bonan ontecon kaj provante atingi la celon esti kantistino en Usono. Dume ŝi devas supervivi en scenejo de limaj okazaĵoj, realaj kaj ĉiutagaj.
La longdaŭra filmo, kies bazo estas la romano "La mara" de la verkisto Rafael Martínez Heredia. Kunteksto estas la fenomeno de internacia migrado.
Produktisto estis Abraham Zabludovsky. Zabludovsky asertis, ke la filmo devis esti farita, ĉar la romano "La mara" estas la "plej grava libro", kiu eldoniĝis en Meksiko dum la lastaj 30 jaroj. Kiam oni demandis lin kial li elektis la meksikan direktoron Luis Mandoki Zabludovsky respondis, ke "li estas la unika kaj samtempe la plej bona direktoro, ĉar li laboras bonege kun emocioj kaj sentoj. Krome kun li laboras bonega teamo"
Rolantoj[redakti | redakti fonton]
- Greisy Mena (Sabina Rivas)
- Joaquín Cosio (Burrona)
- Fernando Moreno (Jovany)
- Angelina Peláez (Doña Lita)
- Mario Zaragoza (Sarabia)
- Beto Benites (Añorve)
- Nick Chinlund (Patrick)
- Mieguel Flores (Don Nico)
- Argél Galindo (Poisson)
- Tenoch Huerta (Juan)
- Dagoberto Gama (General Valderrama)
- Luis Yee (Pedro)
- Tito Vasconcelos (Prezentanto Tijuanita)
- José Sefami (Diplomito Cossío)
- Asur Zagada (Thalía)
- José Corona (Lagrimitas)
- Tony Dalton (John)
- José Enot (Ebriulo Tijuanito)
Protagonistino: Greisy Mena[redakti | redakti fonton]
La ĉefrolistino estas la venezuela aktorino Greisy Mena, kiu reprezentas la hondura junulino Sabina Rivas, la knabino kiu estas la viktimo de seksa sklaveco.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- La vida precoz y breve de Sabina Rivas Arkivigite je 2012-11-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Retpaĝo de la filmo en Facebook (hispane)