La fuente de la edad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La fuente de la edad
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

La fuente de la edad (La fonto de la aĝo) estas unu el la plej konataj romanoj de la hispana verkisto Luis Mateo Díez publikigita en 1996.[1] La fonto de la aĝo estas tradicia temo de popolfabeloj, kiu temas pri fonto, kies akvo, se trinkita, kuracas malsanojn kaj asekuras revenon al juneco aŭ eĉ senmortecon.

Ĝin sekvis alia romano El expediente del náufrago (La dosiero de la vrakano).

La romanon konstruis la aŭtoro per strukturo triparta, kio kongruas kun la klasika strukturo triakta: la unua parto estus urba, la dua rura kaj la tria denove urba. Krome la unua estus enkonduko kaj prezento de roluloj kaj de la etoso, la dua estus inic-vojo kaj mitoserĉado, dum la tria estus elnodiĝo kun skandalo en la socia kafejo.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
  • Unua parto, "El baúl de don José María Lumajo" (La kofro de don JML)
    • "Los cofrades" (La frataranoj) manĝegas ranojn, kaj traserĉas la verkojn de don José María Lumajo.
    • "En las nieblas del Capudre" (En la nebuloj de Capudre) la frataranoj drinkas, oratoras... Kripligitoj koleras ĉar oni faris portreton de Orestes Enebro el la membroj kiuj mankas al ili (estas io simila en El expediente del náufrago).
    • "El cautivo" (La kaptito) estas Celenque, mulo kiu estis arestita ekde la milito kaj nun mortas.
    • "El bosque del Chamaril" (La arbaro de Ch). Olegario "el Lentes" (simila al la vendisto de uzitaj libroj de El expediente del náufrago) kiu vivas kun sia edzino kaj bofratino kaj el li oni prenas ŝlosilon al leteroj de Lumajo, kiujn forportis rivalo kaj al kofro kiu ankoraŭ estas en iu loĝejo.
    • "La cueva del tesoro" (La groto de la trezoro). Oni alportas Lentes por ke li enkonduku ilin preni la kofron.
    • "La caza del gamusino", akcidenta fuĝo portante la kofron, ricevo de salpafoj. Publio Andarraso parolas per duversoj.
  • Dua parto, "La ruta de la Fuente" (La vojo al la fonto)
    • "La expedición" (La ekspedicio). Manĝego ĉe don Aquilino. Preparoj. La paŝtisto Rutilio rakontas kiel don José María trovis la fonton.
    • "Saepe levi somnum inire susurro". Domingo "García Priaranza" montras la muzeo de la stirpo, kiu devenas de la dekadenco kaj de volupta virkoko (estas io simila en El expediente del náufrago). Sekvas Pidio Legaña, kaj Manuela Mirandolina montras al Ángel Benuza kaj Paco Bodes la kristalan junulinojn kiu kapriolas. Oni trafas ĉiujn frenezulojn kaj rarulojn de la komarko.
    • "Jardín cerrado" (Fermita ĝardeno), ĝuo de densa arbaro. Don Basilio Candemuela subtenas sian tremecon en kripo kaj Belisario Madruga eksinstruisto kiu loĝas kun kaproj havigas "falsajn" ŝlosilojn.
    • "Las aguas virtuosas" (La virtaj akvoj). Monaĥo Priscilo "kidnapa" la duonon de la kvaropo. Pidio Legaña perdas Ángel Benuza kaj Chon Orallo, kiu trafas fonton kaj "perdiĝas".
    • "Galopines pasados por agua". Malvenka reveno; Ovidio Orallo alportas artikolon kiun rivaloj publikigis trompe.
  • Tria parto, "La flor de invierno" (La vintra floro)
    • "Las justas" de la kazino, nome societa kafejo, donas premion de natura floro al Paco Bodes. La Frataro preparas venĝon per venenigo de la punĉo por la rivaloj.
    • "El madrigal" kiun uzas Paco Bodes por allogi Tina Robla en la florfesto. Finfine ili venenigas la punĉon.
    • "La llamada" (La alvoko) de Chon avertas tiujn de la Kazino pri la venenigo. Rezultoj, timego.
    • "El hontanar" (La fruktoĝardeno); Pacho enfermiĝas kun la filino de don Pacho Robla, prezidanto de la Kazino, ĝenerala detruo: post la venko, ĵuro ĉe la fonto de Rucayo.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Luis Mateo Díez La fuente de la edad, Madrido, Espasa-Calpe, 1986.