La juna Ames

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La juna Ames
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

La juna Ames (angle Young Ames) estas historia romano de Walter D. Edmonds pri la aventuroj kaj maturiĝo de juna komercisto en Novjorko en la frua parto de la jardeko de 1830. Ĝi estis publikigita en 1942. Kelkaj partoj aperis unue inter 1938 kaj 1941 kiel noveloj en la gazeto Saturday Evening Post.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La ĉefrolanto estas John Ames, 18-jara knabo kiu migras de la kamparo al Novjorko fine de 1833 kaj dungiĝas ĉe la komerca firmao Chevalier, Deming & Post. Per sia talento kapti la ĝustajn okazojn li havigas grandajn profitojn al la firmao kaj foje al si mem, projektas fariĝi kunposedanto de la firmao en kelkaj jaroj, kaj malpaciencas ke oni promocias lin tiel malrapide. Samtempe ekamas unu la alian Ames kaj Christine Chevalier, la adopta nepino de lia estro, kvankam li hontas rilati kun ŝiaj konatoj pro sia evidenta nekono de la kutimoj de riĉuloj. Li ankaŭ spertas aventurojn kiel volonta estingisto.

La unucela entuziasmo de Ames por mona profito iomete moderiĝas kiam malriĉiĝanta homo, de kies komerca sentalenteco li profitis, estas murdita tuj poste. Post hazarda renkontiĝo kaj interparolado kun la prezidanto Andrew Jackson, Ames ankoraŭ pli maturiĝas, parolas al sinjoro Chevalier pri Christine, kaj ricevas lian aprobon al la geedziĝo. En la fino de la romano, la firmao perdas preskaŭ ĉion en la granda novjorka fajro de 1835. Tamen Ames, malakceptinte altsalajran dungoproponon de alia firmao, elektas fidelon al sia bofamilio kaj siaj amikoj en la entrepreno de Chevalier, kaj komencas helpi ilin rekonstrui ĝin, nun kiel kunposedanto.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Temoj[redakti | redakti fonton]

La karaktero de la ĉefrolanto - ambicia virjunulo - estas tipa de Edmonds,[1] dum la urba scenejo estas malkutima. La intrigo, kie la ĉefrolulo iras en riĉon el malriĉo, estas komparita al tiuj de Horatio Alger.[2] Kelkaj elementoj estas facile interpreteblaj kiel aprobaj komentoj pri valoroj konsiderataj usonaj, kiel individuismo, malpompo, kaj persona lojalo.[3]

Preskaŭ ĉiuj rolantoj estas viroj. La plej grava escepto, Christine Chevalier, estas ne plene evoluigita ĉar ĉefe "ekstersceneja rolanto".[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wyld, Lionel D. 1982. Walter D. Edmonds, Storyteller. Syracuse, Novjorkio: Syracuse University Press, p. 24.
  2. "Exalted Alger". 1942. TIME Magazine 39(4).
  3. Wyld, Lionel D. 1982. Walter D. Edmonds, Storyteller. Syracuse, Novjorkio: Syracuse University Press, p. 96-100.
  4. Wyld, Lionel D. 1982. Walter D. Edmonds, Storyteller. Syracuse, Novjorkio: Syracuse University Press, p. 129.