Permesiloj de BSD

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La permesiloj de BSD (Berkeley Software Distribution License, BSDL) estas du permesiloj por libera programaro verkitaj en la angla lingvo en la Universitato de Kalifornio en Berkeley.

Ĉi tiuj permesiloj estas tre liberaj. Ili permesas modifi la fonton kaj disdoni ĝin. Ili permesas ankaŭ disdoni la programon (modifitan aŭ ne) sen fonto kaj uzi ĝin en malliberaj programoj, se nur la disdonanto citas kaj ne misuzas reklame la nomojn de la kopirajtoposedantoj kaj kontribuintoj.

Prireklama kondiĉo[redakti | redakti fonton]

La originala permesilo (foje nomata „4-kondiĉa“) postulas, ke oni menciu la universitaton en ĉiuj reklamoj de derivaĵoj de la programo. Aliaj uzantoj de la permesilo anstataŭigis la nomon de la universitato per sia nomo, kaj tiam en reklamo de programaro enhavanta verkojn de kelkaj malsamaj uzantoj de la permesilo oni jam devis mencii plurajn aŭtorojn (iu kunkalkulis 75 tiajn frazojn en eldono de NetBSD de la jaro 1997).[1]

Pro tio en la jaro 1999 la universitato ĉesis uzi la postulon en sia permesilo. Tiel naskiĝis la „nova“ aŭ „modifita“ permesilo de BSD, foje nomata „3-kondiĉa“.[1]

Konfuzo[redakti | redakti fonton]

Oni ofte konfuze nomas iun el la permesiloj „permesilo de BSD“ aŭ „la permesilo de BSD“. FSF admonas kontraŭ tio, por ke oni ne uzu hazarde la maloportunan (kaj ne kunigeblan kun GNU GPL) unuan permesilon, kvankam ĝi rigardas tiun ĉi lastan kiel libera permesilo. Por malpliigi la konfuzeblecon ĝi konsilas uzi la permesilon de X11 (nomante ĝin tiel).[1][2]

Ankoraŭ pli simpla permesilo, kiun oni povus misnomi konfuze „BSD-permesilo“ aŭ neprecize „BSDeca permesilo“, estas la permesilo de la projekto FreeBSD.[3] The NetBSD Foundation ĉesis uzi la originalan permesilon de BSD en 2008 kaj anstataŭigis ĝin per „la 2-kondiĉa permesilo de NetBSD“ (ĉi tio ne estas ĝia nomo, sed nur priskribo).[4]

Ekzistas ankaŭ aliaj grupoj da liberegaj permesiloj, por kiuj oni konfuze uzas unu nomon. Ekzemple „MIT-permesilo“ temas pri almenaŭ du malsamaj permesiloj: la permesilon de Expat kaj la permesilon de X11.[2]

Ankaŭ rimarkinde malsimilaj ofte estas diversaj eldonoj de ununoma permesilo; ekzemple de GNU GPL.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 The BSD License Problem (angle). Free Software Foundation. Alirita 12-a de majo 2009.
  2. 2,0 2,1 Various Licenses and Comments about Them (angle). Free Software Foundation. Alirita 12-a de majo 2009.
  3. http://www.freebsd.org/copyright/freebsd-license.html
  4. Why NetBSD switched from using a 4-clause to a 2-clause license (angle). NetBSD Licensing and Redistribution. The NetBSD Foundation, Inc.. Alirita 12-a de majo 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]