La perdita honoro de iu Katarino Blum'
Die verlorene Ehre der Katharina Blum | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Heinrich Böll |
Lingvoj | |
Lingvo | germana lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1974 |
Eldonejo | Kiepenheuer & Witsch |
Ĝenro | Erzählung |
Loko de rakonto | Okcidenta Germanio |
Honorigoj | La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde |
La perdita honoro de iu Katarino Blum | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Heinrich Böll | |
Eldonjaro | 1978 | |
Urbo | Gerlingen | |
Eldoninto | Bleicher Verlag | |
Paĝoj | 154 | |
ISBN | 3-88350-500-5 | |
La perdita honoro de iu Katarino Blum (originale: Die verlorene Ehre der Katharina Blum) estas rakonto de la germana verkisto Heinrich Böll, aperinta en 1974. La aŭtoro kritikas per ĝi la agmanierojn de la gazetaro.
Enhavo
[redakti | redakti fonton]La 27-jara protagonistino Katarino BLUM dum la Karnavalo konatiĝas kun Ludwig GÖTTEN kaj pasigas la nokton kun li. Sekvamatene la polico rompeniras la loĝejon de Katarino, por aresti la viron, kiu estis urĝe serĉata krimulo. Tiu tamen jam estas for: Katarino ebligis al li la fuĝon.
Poste la verko precipe temas pri policaj intervjuoj kun Katarino kaj personoj el ŝia ĉirkaŭaĵo. Gravan rolon ludas la ĵurnalistaro, kiu trafosas la privatan vivon de la virino kaj miksas en siaj raportoj faktojn kun inventitaj mensogoj. La protagonistino fine ne plu vidas elirvojon el sia situacio: Per armilo de konato ŝi mortpafas la ĵurnaliston Werner TÖTGES. Fine oni arestas ŝin.
La Esperanta eldono
[redakti | redakti fonton]La verko en 1978 aperis ankaŭ en Esperanto. Ĝin tradukis Rikardo Ŝulco.
|
Bibliografiaj indikoj
[redakti | redakti fonton]La perdita honoro de iu Katarino Blum aŭ kiel potenco povas estiĝi kaj kien ĝi povas konduki: rakonto / Heinrich Böll. [El la germana trad.
Rikardo Ŝulco]. - [Gerlingen-Stuttgart]: Bleicher, [1978]. – 154 p. +
korektoj
ISBN 3-88350-500-5
Filmigo
[redakti | redakti fonton]La rakonto en la jaro 1975 aperis kiel filmo. Reĝisoro estis Volker Schlöndorff. En la ĉefroloj estas videblaj : Angela Winkler (Katarino Blum), Mario Adorf (policano), Dieter Laser (Werner Tötges) kaj Jürgen Prochnow (Ludwig Götten).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Libroj de Heinrich Böll
- Esperanto-libroj aperintaj en 1978
- Eldonaĵoj de Bleicher Verlag
- Verkoj el la esperantigita germanlingva literaturo
- Fikciaj germanoj
- Germanio en fikcio
- Germanaj filmoj
- Filmoj aperintaj en 1975
- Antverpena Fikcio-libraro
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo de la FEL-biblioteko
- Katalogo de Nacia Biblioteko de Esperanto