La tía Julia y el escribidor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La tía Julia y el escribidor
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Mario Vargas Llosa
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1977
Ĝenro aŭtobiografia fikcio • formadromano
Loko de rakonto Limo
vdr

La verko "Onklino Julia kaj la skribumisto" (en hispana La tía Julia y el escribidor) estas kvazaŭmembiografia romano de la perua verkisto Mario Vargas Llosa, premio Nobel de literaturo 2010. Ĝi unue publikiĝis en 1977 en Lima. La romano rakontas la historion de adoleskulo, Mario, kiu esperas iĝi verkisto. Li verkas en radia stacio. Tie konas Pedro Camacho [kaMAĉo], bolivian bizaran verkiston de radiromanoj, kiujn li skribas kaj antaŭludas. Mario, aŭ Marito kiel li nomiĝas en la romano, ekamiĝas kun la bofratino de lia onklo, Julia Urquidi. Sed ŝi eksedziĝis kaj havas 14 jarojn pli ol li. Tio alfrontigas Marion kontraŭ lia familio, ĝis li edziĝas kun ŝi.

La romano sekvas la historion de Mario kun lia onklino sed regulritmiĝas kun ekstravagancaj radiepizodoj de Pedro Camacho. La tono estas facilanima kaj komedia, kaj kreas tre junecan atmosferon. La historio de la skribumisto (vorto kiu ne ekzistas en la hispana kaj estis kreita por la romano, anstataŭ verkisto, por kio necesas pli da genia profesieco) interplektiĝas kun la epizodoj de la vivo de Mario kaj lia rilato kun lia boonklino. Krome la kompliko pliiĝas kiam Kamaĉo konfuzigas epizodojn de unu el la historioj kiujn li konstruas por la radio kun aliaj, intermiksanta rolulojn, kaj same epizodojn de la fikcio kun aliaj de la realo.