Ladies of the Chorus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ladies of the Chorus
filmo
Originala titolo Ladies of the Chorus
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1948
Ĝenro muzika filmo, amafera filmo
Kameraado Frank Redman
Reĝisoro(j) Phil Karlson
Muziko de Mischa Bakaleinikoff
Rolantoj Marilyn Monroe • Adele Jergens • Rand Brooks • István Gyergyai • Dave Barry • Myron Healey • Nana Bryant
IMDb
vdr

Ladies of the Chorus (Sinjorinoj de la Koruso) estas usona muzikalo de 1948, publikigita de Columbia Pictures, reĝisorita de Phil Karlson, kun stelulino Marilyn Monroe, nome la unua fojo ke ŝi kantis fime.

La scenaro, verkita de Harry Sauber kaj Joseph Carole, estis bazita sur historio de Harry Sauber kaj rakontas la historion de dancistino kiu enamiĝas el riĉulo. Ties amafero malfaciligas la rilaton de la junulino kun sia patrino, ludita de Adele Jergens, ĉar ŝi priokupiĝas pri la klasdiferenco inter ambaŭ, kaj dubas ĉu sia filino iĝos feliĉa.

La filmo priskribas Marilyn Monroe en sia unua ĉefa rolo. En ĝi, Monroe kantas "Every Baby Needs a Da Da Daddy" kaj "Anyone Can See I Love You." Sed, ĉar temas pri B filmo, ĝi tuje malaperis, kaj la kontrakto de Monroe kun Columbia Pictures ne estis renovigita.

Origine la listo de aktoroj aperis per malgrandaj, samgrandaj literoj sub “with” (kun) sub la titolo. Adele Jergens estis unua, Marilyn Monroe dua. La reeldono de la 1950-aj jaroj ŝanĝis tion al granda nomo de Monroe kiel “in” (en) eĉ antaŭ la titolo, ne nur en reklamado sed en la propra filmo, kio restis ĝis nune.

Geaktoroj kaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Adele Jergens kiel Mae Martin
  • Marilyn Monroe kiel Peggy Martin
  • Rand Brooks kiel Randy Carroll
  • Nana Bryant kiel Mrs. Adele Carroll
  • Eddie Garr kiel Billy Mackay
  • Steven Geray kiel Salisbury
  • The Bobby True Trio kiel Trio Musicians

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]