Lagartos
Lagartos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34347 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 121 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 24′ N, 4° 54′ U (mapo)42.405555555556-4.9044444444444Koordinatoj: 42° 24′ N, 4° 54′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 907 m [+] | ||
Areo | 43,53 km² (4 353 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lagartos [+] | |||
Lagartos [laGARtos] estas municipo en la okcidento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles. La loknomo Lagartos eble povas esti komprenata etimologie kiel Lacertoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 43,53 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 128 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 400 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 60 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
Ĝi estas parto de la Jakoba Vojo.
La municipal teritorio enhavas ankaŭ la submunicipojn Terradillos de los Templarios kaj Villambrán de Cea.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo.