Lago Fehér

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lago Fehér

Fehér (=blanka), (hungare Fehér-tó) estas artefarita fiŝista lagaro kaj protektata teritorio en Hungario apud Szeged kaj Szatymaz. La hungara nomo venis de natria karbonato, kiu faris blanka la lagon. Ĝi estas la plej granda natriokarbonata lago en Hungario, krome la plej signifa "hotelo" por almenaŭ 280-specaj birdoj. La lago apartenas al Nacia parko Kiskunság.

Elvidejo por la ornitologoj

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis en 1075 laŭ tiama ortografio „Feiertou”. Ĝis la 19-a jarcento Tiso ofte inundis la teritorion. En la 1930-aj jaroj la pli frua natura lago estis transformita artefarita lagaro kaj komenciĝis bredado de diversaj fiŝoj. Tiam Péter Beretzk esploris science la lagojn, en 1936 ili estis loke protektataj, en 1939 tutlande protektataj. En 1932 la unua kanalo el Tiso jam liveris akvon. En 1943 pli nova fiŝlago estis konstruita. En 1969 jam funkciis 16 fiŝlagoj, 83 artefaritaj basenoj, 18 trinkaj ujoj, 2 akvorezervaj lagoj, krome formiĝis en la teritorio insuloj kaj duoninsuloj. La teritorio apartenis al ŝtata bieno. Ekde 1994 la posedanto estas laŭjure nacia parko Kiskunság. La teritorio havas etŝpuran fervojon.

Jare oni produktas 1800 tunoj da fiŝoj, ĝenerale la fiŝado estas senĉesa. Plej ofte oni produktas karpojn.

Plej oftaj birdoj:

Fontoj[redakti | redakti fonton]