Lago Hillier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lago Hillier
salakva lagolago [+]

SituoMiddle Island
- koordinatoj34° 5′ 45″ S, 123° 12′ 10″ O (mapo)-34.095833333333123.20277777778Koordinatoj: 34° 5′ 45″ S, 123° 12′ 10″ O (mapo) [+]

Longo600 m
Areo0,015 km² (2 ha) [+]

Lago Hillier (Okcidenta Aŭstralio)
Lago Hillier (Okcidenta Aŭstralio)
DEC
Lago Hillier
Lago Hillier
Map
Lago Hillier

Vikimedia Komunejo:  Lake Hillier [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Lago Hillier etas 600 metrojn longa rozkolora sala lago sur insulo Middle Island, plej granda insulo de Insularo Reĉerĉe en federacia ŝtato Okcidenta Aŭstralio ĉe Esperance. Tiun la aŭstralianoj rigardas monda natura miraklo kaj oni povas observi el aviadilo, ĉar la insulo ne estas alirebla – kiel ĉiuj aliaj 103 insuloj de tiu ĉi insularo (escepte de Woody Island)- por protekti la naturon.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Lago Hillier ne havas alfluanton kaj ĝin dividas de la oceano malvasta landostrio. Tiu landostrio konsistas el sabla duno, kiun kovras vegetaĵo. La lagon malkovris la brita esplora vojaĝisto Matthew Flinders, kiam li estis sur la insulo de la 15-a ĝis la 17-a de aprilo 1802 kaj grimpis monteton altan de 185 metroj, por akiri trarigardon pri la insularo. Post la grimpado, li „baptis” la insulon je Middle Isle; la monteto estis nomata pli poste kiel Flinders Peak. Por Flinders ŝajnis, ke Middle Isle estas mezo de la insularo. Li sciigis post la grimpado pri la rozkolora lago. La kaŭzo por la koloriĝo de la lago estis esplorita, sed ne centprocente klarigita. Oni supozas, ke la nutraĵo-densiĝo el diversaj oganikaj kaj neorganikaj materialoj, same diversaj bakterioj kaj algoj (precipe Dunaliella salina) en la lago kaŭzas la intensan roz-kolorigon. La akvo-koloro ne ŝanĝiĝas, eĉ se oni prenas iom da ĝi kaj metas en glason. Unuopa estas rilate al lago Hillier, ke ties rozkoloro daŭre restas, dum ekzistas kelkaj salaj lagoj, kiuj montras tiun raran koloriĝon nur en specifaj veteraj kondiĉoj kaj lumefikoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]