Lago Siutghiol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lago Siutghiol
lago
Insuloj 1 (Ovidiu)
Setlejoj Konstanco, Năvodari, Ovidiu
Datenoj
Koordinatoj 44° 14′ 46″ N, 28° 36′ 0″ O (mapo)44.24628.62.5Koordinatoj: 44° 14′ 46″ N, 28° 36′ 0″ O (mapo)
Lago Siutghiol (Rumanio)
Lago Siutghiol (Rumanio)
DEC
Lago Siutghiol
Lago Siutghiol
Map
Lago Siutghiol
Supermara alteco 2,5 m
Surfaca areo 19 km²f5
Maksimuma longo 7,5 kmf6
Maksimuma larĝo 2,5 kmf7
Maksimuma profundo 18 mf10
vdr

Siutghiol [ˈsjut.ɡjol] (rumane Limanul Siutghiol) estas laguno en Norda Dobruĝo, Rumanio. Ĝi etendiĝas sur ĉirkaŭ 20 km² kaj havas maksimuman profundon de 18 m. Kun longo de 7,5 km kaj larĝo de 2,5 km ĝi havas areon de 19 km². Ĝia surfaco situas nur 2,5 metrojn super la apuda Nigra Maro, ĝia fundo do estas parte konsiderinde sub la mara nivelo.

De la Nigra Maro apartigas ĝin terkolo 7,5 km longa kaj nur kelkcent metrojn larĝa. Sur ĝi situas la somera banloko Mamaia.

Vintre, ĝis 90 % el ĝia surfaco povas iĝi kovritaj de glacio.

Insulo Ovidiu

Laŭ la nord-okcidenta bordo de la lago fluas la Kanalo Poarta Albă–Midia Năvodari, apartigita per digo. Ĉe la lago situas okcidente la urbo Ovidiu (ĉe samnoma insulo), norde Năvodari kaj sude Konstanco. La lago elfluas suden, direkte al Konstanco, kaj ĝia akvo tie nutras la lagon Tăbăcăria antaŭ flui en la maron.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la lago derivas el la turka Sütgöl, kun signifo "la lakta lago".