Lago de Komořany
Lago de Komořany | |
ĉeĥe: Komořanské jezero, germane: Die See-Wiese | |
lago | |
Kastelo Jezeří en la jaro 1882 kun lago de Komořany en fono
| |
Oficiala nomo: Lago de Komořany | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem |
Distrikto | Distrikto Most |
Historia regiono | Bohemio |
Situo | Lago de Komořany |
- koordinatoj | 50° 32′ 24″ N 13° 33′ 00″ O / 50.54000 °N, 13.55000 °O (mapo) |
Areo | 1,95 km² (195 ha) (19-a jarcento) |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Komořanské jezero | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Lago de Komořany (ĉeĥe: Komořanské jezero, germane: Die See-Wiese) estis lago, kiu troviĝis sub Ercmontaro proksime de kastelo Jezeří. La lago estis malprofunda kaj trafluebla. Ĝi estiĝis proksimume antaŭ 15 mil da jaroj. Ĝi atingis areon ĝis 56 km². Pase de la tempo ĝi malgrandiĝis ĝis al 1,95 km² en la 19-a jarcento. Sur historiaj mapoj (ekz. de la 1-a armea mapigado) ĝi ĉeestas kiel nekoneksa akva areo kun multnombraj insuloj kaj malsekejoj. La lago malgrandiĝis iom post iom pro plinombriĝado de sedimentoj, kiujn alportdis ĝiajn fontriveroj. Elfluis el ĝi rivero Bílina, kiu estas nun pro surfaca minado en la ĉirkaŭaĵo kunkondukita en tubaron.
Komplete ĝi estis sekigita laŭ ordono de kníže Ferdinand el Lobkovicidoj post la jaro 1831. Nuntempe sur la loko troviĝas Subĉiela minejo ČSA.