Lajos Abonyi (bestokuracisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lajos Abonyi
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1900 (1900-07-18)
en Földeák
Morto 10-an de aprilo 1978 (1978-04-10) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto
Familio
Frat(in)o Sándor Abonyi
Okupo
Okupo bestokuracistoinstruisto
vdr

Lajos Abonyi [lajoŝ abonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Abonyi Lajos estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto, kinologo. Lia pli aĝa frato Sándor Abonyi.

Lajos Abonyi[1][2] naskiĝis la 18-an de julio 1900 en Földeák, li mortis la 10-an de aprilo 1978 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lajos Abonyi maturiĝis en kalvinana gimnazio en Makó, poste li akiris diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1925, post 4 jaroj li doktoriĝis. Post la diplomo li estis asistanto samloke, sed li laboris ankaŭ en la kliniko. Li estis ankaŭ bestokuracisto de la Bestoĝardeno kaj Botanika ĝardeno (Budapeŝto) inter 1927–1957 (ĉefbestokuracisto 1934-1964) kaj klinikestro inter 1934–1936. Ekde 1938 li laboris ankaŭ en farmacia uzino, ekde 1949 en instituto, kie li okupiĝis pri novaj farmacioj. Li pensiuliĝis en 1961, tamen li laboris plu 16 jarojn. Li partoprenis en redakto de revuo pri hundoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Urobilin lovak, szarvasmarhák és kutyák vizeletében (1929)
  • Amit a kutyáról mindenkinek tudnia kell… (kunaŭtoro, 1937)
  • Glyceria aquatica okozta ciánmérgezés szarvasmarhában (kunaŭtoro, 1951)
  • Az állategészségügy szervezete, intézményei és feladatai (1957)
  • Emlékeim negyvenéves állatkerti praxisomból (1967)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.