Lajos Kollár
Lajos Kollár [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kollár Lajos estis hungara inĝeniero pri konstruado, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1995). Lia filo estis László Péter Kollár.
Lajos Kollár [1] naskiĝis la 14-an de junio 1926 en Budapeŝto. Li mortis la 21-an de februaro 2004 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Kollár frekventis gimnazion en Veszprém (urbo), poste universitaton en Budapeŝto inter 1945-1949. Li ekinstruis samloke en la universitato. En 1956 li partoprenis en la revolucio, tial li ne rajtis pluinstrui, poste li eklaboris en diversaj firmaoj. Li doktoriĝis en 1963. Li estis gastoprofesoro en Bochum, Dortmund kaj Kalgario. Post fino de la socialismo li revenis instrui en universitato en Budapeŝto. Li okupiĝis plej ofte pri diversaj kovraĵoj de la konstruaĵoj. En 2000 li pensiuliĝis. Li ricevis premiojn kaj memormedalojn ekde 1971.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Rúdszerkezetek teherbírásszámítása és tervezése a képlékenységtan szerint (1958)
- Peremtartó nélküli héj-ívek méretezése (1961)
- Statik und Stabilität der Schalenbogen und Schalenbanken (1973)
- Structural design of cable-suspended roofs (1984)
- Térbeli rácsos szerkezetek: Segédlet építészmérnök hallgatók részére (1994)
- Tartószerkezetek tervezése: Modellalkotás, közelítő számítások (2002)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare
- [www.hsz.bme.hu/hsz/oktatas/feltoltesek/BMEEOHSMC02/1_ea.doc hungarlingva biografio]