Lajos Kováts

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lajos Kováts [kova:ĉ:] estas rumania hungara biologo, ornitologo. Li naskiĝis en Odorheiu Secuiesc la 8-an de julio 1925.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Lajos Kováts diplomitiĝis en la Universitato Bolyai pri biologio-kemio de Kluĵo (1950). Li estas doktoro de biologiaj sciencoj. Li laboris en la Instituto de Bestscienco de la universitato (1948-49), poste en Odorheiu Secuiesc (1949-66), pli poste en la muzeo de Oradea (1966-78). En 1978 li translokiĝis en Hungarujon. Li publikigis en fakrevuoj Natura, Comunicări de Zoologie, Revista Muzeelor, Caiet de Comunicări, Nymphaea, Tibiscus, Vertebrata Hungarica, Aquila.

Fonto[redakti | redakti fonton]